Daliah Lavi

Daliah LAVI, hebree דליה לביא, denaska nomo Daliah LEVENBUĤ (naskiĝis 12-an de oktobro 1942 en Ŝave Cion, mortis la la 3-an de majo 2017 (74‑jara) en Asheville (Norda Karolino)[1]) estis iama israela aktorino, kantistino kaj modelino.

Daliah Lavi
Daliah Lavi en 2009
Daliah Lavi en 2009
Persona informo
Naskiĝo12-an de oktobro 1942
en Shavei Zion, Brita Mandato Palestino
Morto3-an de majo 2017
en Usono Asheville (Norda Karolino)
Mortis permalsano vd
Religiojudismo vd
Lingvojhebreagermanafrancaitalahispanaangla vd
ŜtatanecoIsraelo vd
Infanoj4
Profesio
Okupofilmaktoro • kantistomodelo • infana aktoro vd
Aktiva dum1955–2009 vd
En TTTOficiala retejo vd
Aktorado
Fama roloThe Detainer/007 en Casino Royale
Paloma en Old Shatterhand
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Daliah Lavi en 1966

Vivo redakti

Ŝi konatiĝis kun Kirk Douglas kiam li faris filmon kaj li helpis ŝin studi baleton en Stokholmo kie ŝi ankaŭ aperis en ŝia unua filmo en 1955, Hemsöborna. Pro hipotensio kaj la morto de ŝia patro ŝi estis devigata fini la baletstudon. Returne en Israelo ŝia kariero vere komenciĝis en 1960 kiam ŝi aperis en multaj diverslingvaj filmoj i.a. en la germana, franca, itala, hispana kaj angla lingvo. Unu el ŝia plej konataj roloj estas tiu en la James Bond-filmo Casino Royale (1967).

Ŝia unua edzo estis franco kiu kunprenis ŝin al Parizo, ŝi rolis en multaj francaj filmoj. Sed ŝi ankaŭ iris al Holivudo kaj estis nomita por la Ora Globo, ŝi rolis je la flanko de steluloj kiel Christopher Lee, Dean Martin kaj Yul Brynner.

Je la fino de ŝia filmkariero ŝi aperis en BBC-spektaklo kie ŝi kantis, oni tuj rimarkis ŝian trafumitan voĉon kaj ŝi povis komenci kantkarieron. En 1970 ŝi partoprenis por Belgio al la unua World Popular Song Festival en Tokio per la kanto Prends l'amour, ŝi atingis la finalon kaj finiĝis je la 13-a loko, ankaŭ ŝi eldonis la kanton en la germana (Liebeslied jener Sommernacht), la angla (Love's song) kaj ankoraŭ pluraj aliaj lingvoj. La plej granda sukceso ŝi atingis en Germanio per furorkantoj kiel Oh, wann kommst du? (Ho, kiam vi venos?) kaj Willst du mit mir geh'n? (Ĉu vi volas iri kun mi?).

Ŝi ankaŭ dublis multajn anglelingvajn furorkantojn kaj faris el ili ŝlagrojn, tiel ŝi faris el la kanto de Stevie Wonder I Just Called to Say I Love You (Mi nur telefonis por diri mi amas vin), Ich wollt' nur mal mit dir reden (Mi nur foje volas paroli kun vi).

Komence de la 1990-aj jaroj ŝi retiriĝis el la publika vivo kun ŝia kvara edzo en la usona ŝtato North Carolina.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti