Cantal

franca departemento

Cantal [kɑ̃'tal] Pri tiu ĉi sono aŭskultu (okcitane Cantal [kantal]) estas unu el la departementoj de la franca regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. Ĝi etendiĝas sur 5 726 km2 kaj havas nur 147 035 loĝantojn[1], ĉar ĝi situas plejparte en la Centra Masivo. La ĉefurbo estas Aurillac. La departemento enhavas 255 komunumojn.

Cantal
Insigno de Cantal
Situo de Cantal
Map
departemento de Francio
Administrado
Lando Francio
RegionoAŭvernjo-Rodano-Alpoj
Numero15
PrefektejoAurillac
SubprefektejojMauriac
Saint-Flour
Prezidanto de la
departementa konsilio
Bruno Faure (laŭ stato de 2023)
PrefektoLaurent Buchaillat (ekde julio 2022)
Statistikaĵoj
Loĝantaro144 226 (2021)
Areo5 726 km²
Loĝdenso25 /km²
Subdividoj
Arondismentoj3
Kantonoj15
Komunumaroj17
Komunumoj255
vdr

La departementa ekonomio baziĝas ĉefe sur agrikulturo. Bredado okupas la plej grandan parton de la aktiva loĝantaro, kultivado preskaŭ ne eblas pro la malfacilaj klimataj kondiĉoj. Industrio ankaŭ preskaŭ malĉeestas sur la teritorio de Cantal, sed turismo disvolviĝas: naturajn parkojn, vulkanojn, lagojn, multnombrajn ban-urbojn, kaj ankaŭ grandan diversecon da sportoj (ekskursado, skiado, akvosportoj, paraŝuto kaj ĉiaj aersportoj) proponas la departemento Cantal.

Tiu departemento estas ankaŭ ege riĉa je arkitekturaj kuriozaĵoj: mezepokaj vilaĝetoj, kaj kasteloj. La regiono Aŭvernjo estas ankaŭ lulilo de la franca romanika arto.

Arondismentoj

redakti

La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:

Notoj kaj fontoj

redakti
  1. Insee. Chiffres clés : Département du Cantal (15) (france). Alirita la 7-an de aprilo 2013.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti