August Ferdinand Möbius

August Ferdinand MÖBIUS (naskiĝinta la 17-an de novembro 1790 en Schulpforte, mortinta la 26-an de septembro 1868 en Leipzig) estis germana matematikisto kaj astronomo ĉe la universitato Leipzig.

August Ferdinand Möbius
Persona informo
August Ferdinand Möbius
Naskiĝo17-an de novembro 1790 (1790-11-17)
en Schulpforte, Elektoprinclando Saksio,  Sankta Romia Imperio
Morto26-an de septembro 1868 (1868-09-26) (77-jaraĝa)
en Leipzig, Reĝlando Saksio,  Germana Federacio
Lingvojgermana vd
LoĝlokoReĝlando Saksio vd
ŜtatanecoReĝlando Saksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Göttingen (1813–1814)
Universitato de Lepsiko (1809–1813)
Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Landesschule Pforta Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
PatroJohann Heinrich Möbius (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoJohanne Katherine Christiane Keil (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojTheodor Möbius (en) Traduki, Paul Möbius (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
ParencojHeinrich Louis d'Arrest (bofilo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupomatematikisto
astronomo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoGeometrio, nombroteorio, matematiko, meĥaniko kaj astronomio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enLeipzig vd
Doktoreca konsilistoJohann Friedrich Pfaff vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Familio redakti

Lia patro Johann Heinrich Möbius estis danc-instruisto en Schulpforte. La patrino estis praido de Marteno Lutero.

En 1820 Möbius edziĝis al Dorothea Christiane Juliane Rothe (n. 26-a de aprilo 1790 en Gera; m. 9-a de septembro 1859 en Leipzig). Ili havis unu filinon, Emilie Auguste (1822–1897), kaj du filojn: August Theodor (1821–1890) kaj Paul Heinrich August (1825–1889).

Faroj redakti

rubando de Möbius

Möbius verkis multnombrajn ampleksajn traktaĵojn kaj verkojn pri astronomio, geometrio kaj statiko.

Verkoj redakti

Liaj plej gravaj verkoj okupiĝis pri la esploro de la interagoj inter geometrio kaj mekaniko:

  • Der barycentrische Calcül: ein neues Hilfsmittel zur analytischen Behandlung der Geometrie. Leipzig (1827)
  • Lehrbuch der Statik. 2 Bde. Leipzig (1837)
  • Die Elemente der Mechanik des Himmels. Leipzig (1843)

Trans la menciitaj verkoj li aldonis per multenombraj malgrandaj artikoloj al la evoluo de diversaj matematikaj branĉoj. Laŭ sia nomo nomitaj estas i.a. la Möbius-geometrio, la funkcio de Möbius, la transformo de Möbius kaj la rubando de Möbius.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti