Apokrifaj evangelioj

Apokrifaj evangelioj estas religiaj tekstoj kies enhavoj koncernas Jesuon. La termino “apokrifo”, el la greka απόκρυφοs = "kaŝita", (kaŝenda, rezervita por malmultaj) estis elpensita de la kristanaj komunumoj kiuj rifuzis ilin legigi dum liturgiaĵoj pro enhavoj nekoincidantaj kun la apostola tradicio aŭ liverantaj supozitajn aŭ misterecajn sekretajn tradiciojn kaj ofte pseŭdoepigrafie atribuitaj. Per tiu esprimo “evangelioj apokrifaj”, do, estas indikaj libroj ne akceptitaj kiel kanonaj.

Kutime oni ilin dividas surbaze de la enhavo, genro kaj origina medio. Ĉar de kelkaj el ili estas posedataj nur kelkaj eroj, pli/malpli vastaj, la fakuloj ne akordas pri la nombrado. La sufiĉe kompreneblaj kaj integraj estas 14; multaj pli, estis tamen, tiuj kiuj lasis spurojn. Ĉi-sube estas listigataj ĉiuj.

Historieco

redakti

Ĝenerale la apokrifaj evangelioj ne estas akceptitaj de fakuloj kiel fidinda atestaĵoj de Jesuo “historia” [1], pro ilia malfrua sursceniĝo, el la duono de la 2-a jarcento, kaj ĉe iuj estas konsideritaj nur por rekonstrui la realan medion de la sekvaj jarcentoj post Jesuo[2].

La uzado kaj disvastiĝo estis variaj:

  • apokrifaj evangelioj rilatantaj la infanaĝon, spite de ilia nekanonikeco, ĝuis grandan bonŝancon almenaŭ nivele de arto kaj literaturo: ekzemple, la lokigo de la naskiĝo de Jesuo en groto devenas el la Protoevangelio laŭ Jakobo, dum la ĉeesto de la azeno kaj bovo ĉe la kripo, asociitaj al kristnaskaj reprezentadoj antikvaj kaj modernaj, devenas el la Evangelio laŭ Pseŭdo-Mateo;
  • gnostikaj evangelioj, malkaŝitaj kaj herezaj, neniam estis uzataj, se ne ene de gnostikaj rondoj.

El iuj tiaj rakontoj fariĝis persistaj atributoj en multaj artaj reprezentadoj de la vivo de Jesuo kaj de personuloj al li proksimaj, jam ĉeestaj en la kanonaj evangelioj. Pri tio ne ekscitigis obĵetojn ĝenerale en la eklezioj.

Kanonikeco

redakti

La kvar kriterioj necesigitaj de antikva kristana eklezio kaj poste eĉ de la Katolika Eklezio por konsideri tekston kanonika, do enmetinda inter la libroj de la Nova Testamento, kaj do inverse por establi kiuj devis restadi el la listo de evitendaj apokrifaĵoj, estis jenaj:

  • La sankta tradicio: laŭ kiu tradicio kaj kanonaj libroj (Vidu Dei Verbum II 8-10: "Sacra Traditio ergo et Sacra Scriptura arcte inter se connectuntur atque communicant") reciproke ligiĝas.
  • Apostola patreco: atribuebla al la instruo al la rekta skribo de la apostoloj aŭ de iliaj intimaj kunlaborantoj.
  • Liturgia uzado: tekstoj publike legitaj dum liturgiaj ritoj de la unuaj kristanaj komunumoj.
  • Ortodoksismo: tekstoj kiuj respektas la dogmajn kredverojn (Unueco kaj Triunueco de Dio, Jesuo Kristo vera Dio kaj vera homo...)

Evangelio de la infanaĝo

redakti

La evangelio de infanaĝo ilustras detalojn de la antaŭ-publika vivo de de Jesuo, precipe ties infanaĝon, alimaniere nekonatajn ĉar ignoritajn de la evangelioj kanonaj. Ili prezentas abunde senkiale miraklecan karakteron kiu foje enfluas en magiaj fabelecaĵoj, tute male al sobreco de la kvar kanonaj. Ilin karakterizas ankaŭ manko de kono pri hebreaj kutimoj kaj moroj, aŭ malprecizeco pri historio aŭ geografio, kio malpliigas la valoron de historia dokumento.

Neniu el tiu verkoj aperas en biblia manuskripto aŭ en antikvaj listoj de kanonaj tekstoj, konsideritaj inspirataj.

Apokrifaj evangelioj de infanaĝo
TitoloAtribuo pseŭdoepigrafaLingvoDatoEnhavoNotoj
Protoevangelio laŭ Jakobo aŭ Evangelio de la InfanaĝoJakobo apostolo kaj unua episkopo de Jerusalemogrekamezo de la dua jarcentomirakla naskiĝo de Maria; ŝia infanaĝo ĉe la templo de Jerusalemo; mirakla edziniĝo al Jozefo: naskiĝo de Jesuoekzaltas la virgecon de Maria: prezentas gnostikecajn spurojn
Kodekso Arundel 404 (Liber de Infantia Salvatoris)-latina4-a jarcentomirakla naskiĝo de Maria; ŝia infanaĝo ĉe la templo de Jerusalemo; mirakla edziniĝo al Jozefo: naskiĝo de Jesuomalfrua varianto de la Protoevangelio de Jakobo kun ebla matrico en la 6-a jarcento
Evangelio de Tomaso aŭ Evangelio de Pseŭdo-TomasoTomaso apostologrekamezo de la 2-a jarcentodiversaj mirakloj plenumitaj de Jesuo ekde la aĝo de 5 jaroj ĝis tiu de 12allasas aludaĵojn de gnostikismo
Evangelio de Pseŭdo-Mateo aŭ Matea Evangelio de infanaĝoMateo apostolo kaj evangeliisto, tradukita de Hieronimolatina8-a aŭ 9-a jarcentojmirakla naskiĝo de Maria; ŝia infanaĝo ĉe la Jerusalema templo; eksterordinara edziniĝo al Jozefo; naskiĝo de Jesuo; fuĝo al Egipto; diversaj mirakloj plenumitaj de Jesuo aĝe de 5 ĝis 12 jarojrepriellaboraĵo de materialoj jam ĉeestaj en la protoevangelio de Jakobo kaj en la evangelio de la infanaĝo de Tomaso kun originala aldono koncerne la fuĝon al Egipto
Araba evangelio de infanaĝoKajafas, ĉefsacerdotoaraba kaj siria8-a aŭ 9-a jarcento (?)naskiĝo de Jesuo; fuĝo al Egiptio; diversaj mirakloj plenumitaj de Jesuo aĝe de 5 ĝis 12 jaroj.repliellaboraĵo. Aperas kelkaj elementoj tipaj de la popolaj fabloj
Armena evangelio de infanaĝo-armenafina redaktado de la 19-a jarcento sur antaŭa materialomirakla naskiĝo de Maria; ties infanaĝo ĉe la jerusalema templo; ŝia edziniĝo al Jozefo; naskiĝo de Jesuo; fuĝo al Egiptio, diversaj mirakloj plenumitaj de infano Jesuo ĝis la aĝo de 12 jarojrepriellaboraĵo de materialo jam ĉeesta en la protoevangelio de Jakobo, en la evangelio de infanaĝo de Tomaso kaj en la araba evangelio de infanaĝo. En ĝi troviĝas spuroj de monofizitismo
Libro de la naskiĝo de Mariatradukita de Hieronimolatina8-a aŭ 9-a jarcentojmirakla naskiĝo de Maria, patrino de Jesuo; ŝia infanaĝo en la jerusalema templo; ŝia mirakla edziniĝo al Jozefo; naskiĝo de Jesuoresuma repriellaboraĵo de la unuaj 11 ĉ. de la evangelio de Pseŭdo-Mateo
Historio de Jozefo lignaĵisto-kopta kaj araba5-a aŭ 6-a jarcentoj (?)Geedziĝo de Maria kaj Jozefo; naskiĝo de Jesuo; detala priskribo pri la morto de Jozefola unua parto estas repriellaboraĵo de materialoj jam ĉeestaj en la protoevangelio de Jakobo kaj en la evangelio de Tomaso; la dua parto, originala, temas pri la morto de Jozefo

La 3 evangelioj diritaj jud-kristanaj, legitaj inter kristanoj de unuaj jarcentoj ligitaj al la juda religia tradicio, bedaŭrinde perdiĝis. Onin atingis nur spuroj pri ili per senperaj kaj okazaj atestaĵoj transdonitaj de iuj Patroj de la Eklezio. Verŝajne temis pri tri malsamaj redaktaĵoj de la unika teksto de la Evangelio laŭ Mateo

Jud-kristanaj evangelioj
TitoloAŭtoroLingvoDatoEnhavoNotoj
Evangelio de EbionitojEbionitojaramea?2-a jarcentoeble varia formo de la evangelio laŭ Mateo senigita de la komenca parto (virga naskiĝo de Jesuo)perdiĝinta, menciita nur de aludoj de la ekleziaj patroj
Evangelio de nazoreoj (aŭ Nazarenoj aŭ Nazoreoj)Nazarenoj (jud-kristanoj)eble aramea2-a jarcentoeble varianto de la evangelio laŭ Mateo, senigita de la komenca parto koncernanta la virgecan naskiĝon de Jesuoperdiĝinta, notita nur ĉe kelkaj Ekleziaj patroj
Evangelio de la judojjud-kristanoj de Egiptioeble aramea2-a jarcentovarianto de formo spuranta la evangelion laŭ Mateo, senigitan je la parto parolanta pri la virga koncipo de la Mariaperdiĝinta kaj konita nur per aludoj de ekleziaj patroj

Gnostikaj evangelioj

redakti

La malsampensaj gnostikaj rondoj de la unuaj jarcentoj de kristanismo (2-a kaj 3-a) produktis diversajn tekstojn rilatajn al la vivo kaj publika instruo de Jesuo. Pro ilia antikva datado kaj aŭtoritatecaj aŭtoroj, la kristana eklezio, eĉ antikva, ĉiam konsideris kanonaj kaj inspiritaj la konitajn 4: nome (Mateo, Marko, Luko, Johano) . Du estas apartaj motivoj kiuj devigas repuŝi la supozitan historiecon de la informoj entenataj en la evangeliecaj dokumentoj de la gnostikuloj:.

  • malfrua epoko. La plej antikvaj aperis en dua duono de la 2-a jarcento, kiam la rektaj atestantoj de la vivo kaj predikado de Jesuo estis jam de longe forpasintaj. Male, la kanonaj evangelioj aperis en la dua duono de la 1-a jarcento kiam la atesto de la disĉiploj kaj eble la evangeliistoj mem pluvivis.
  • naturo esotera (“sekreta”) de iuj revelacioj kontraŭaj al la doktrino ricevita de la unuaj atestantoj.
Gnostikaj evangelioj
TitoloAtribuoLingvoDatoEnhavoNotoj
Apokrifo de JohanoLibro de Johano evangeliistoSekreta libro de JohanoSekreta Revelacio de Johano Johano evangeliisto, apostolokoptaĉirkaŭ la jaro 185sekreta revelacio de resurektinta Jesuo al la apostolo Johano, priskribanta la kreon, falon, elaĉeton de la homaro. Elementoj gnostikaj: tri tipoj de homoj (teraj, psikaj, spiritaj); kreo plenumita de Demiurgo; 7 eonoj; dikotomio de lumo/mallumo; dieco enkaptita en la mortema homognostika. Citita de Ireneo, opiniata perdita, ĝi malkovriĝis laŭ tri malsamaj redaktaĵoj inter Kodeksoj de Nag Hammâdi, restaĵo de Pakomia monaĥejo
Dialogo de la SavintoDialogo de la Elaĉetinto-kopta2-a jarcentodialogo inter Jesuo kaj iuj disĉiploj en kiu Jesuo eksponas la gnostikan kosmologion kun kelka spuro de kontraŭvirismo.gnostika. Opiniata perdita kaj, male, retrovita inter la kodeksoj de Nag Hammâdi
Sektreta libro de JakoboApokrifo de JakoboJakobo la pli aĝa apostolokopta2-a jarcentosekreta revelacio de resurektinta Jesuo al Jakobognostika. Perdita sed retrovita en Nag Hammâdi
Libro de Tomaso (la Batalanto aŭ Atleto)Tomaso, apostolokoptaunua duono de la 3-a jarcentosekreta revelacio de resurektinta Jesuo al Tomaso apostolognostika. Opiniata perdita sed retrovita en Nag Hammâdi
Pistis SophiaLibro de la Savinto'ni' disĉiplojkopta2-a aŭ tri jarcentosekreta revelacio de resurektinta Jesuo al la disĉiploj kaj ekzaltado de la rolo de la Maria Magdalena, enkarniĝo de Sophiagnostika. Perdita sed retrovita en Nag Hammâdi
Evangelio de ApelleApelle-mezo de la 2-a jarcento-citita de la ekleziaj patroj, eble identigebla kun la verko Vortoj de Apelle de gnostika Apelle de la 2-a Jarcento
Evangelio de BardesanoBardesanokopta2-a jarcentoGnostika enhavoPerdita, sed citita de iuj ekleziaj patroj. Eble identigebla kun la kanona Johano (integra aŭ modifita, aŭ kun la Diatessaron de Taciano el Asirio
Evangelio de BazilidoBazilidogreka2-a jarcentognostikaperdita, menciita en patristikaj citaĵoj
Evangelio de EgiptojSankta libro de la granda nevidebla Spirito-kopta3-a aŭ 4-a jarcentoJesuo enkarniĝo de Set por liberigi la diajn animojn el la enkaptejo de la karnognostika. Trovita en Nag Hammâdi
Greka evangelio de Egiptoj-grekaduono de la 2-a jarcento en Egiptodialogo de resurektinta Jesuo kun la disĉiplino Salomeo (disĉiplino de Jesuo. Seksa asketismo de Enkratitojgnostika. Perdita sed menciita en citaĵoj de ekleziaj patroj
Evangelio laŭ Evo--2-a aŭ 3-a jarcento (?)Evo provis akiri la scion, do la savon, per la manĝo de la frukto de la arbo de la sciado por la bono kaj malbono. Ekzaltado de la Interrompita koito kaj englitado de spermo kiel religia agognostika. Perdita sed konigita per la citaĵoj de la ekleziaj patroj, eble ĝi koincidas kun la Evangelio de la perfekteco
Evangelio laŭ FilipoFilipo apostolokopta, eble greka prototeksto perditamezo de 2-a jarcentoDiversaj diroj de Jesuo, multaj pri la sakramentoj; Jesuo Kristo kaj Maria Magdalena, geedezoj, sed spiritesence: ili estas respektive enkarniĝo de eonoj kvazaŭ emanadoj de Dio. Kristo kaj Sophia generis ekde la eterneco ĉiujn anĝelojn.gnostika. Perdita, sed retrovita inter la kodeksoj de Nag Hammâdi
Evangelio laŭ Judaso Iskarioto [1] pubblicazioniJudaso Iskarioto, apostolo perfidintakopta, eble prototeksto perditamezo de la 2-a jarcento, eble de 180 ĉirkaŭJesuo mem ordonis al Judaso lin perfidi. Priskribas la gnostikan kosmologiongnostika. Perdita, citita de la ekleziaj patroj kaj retrovita ĉe al-Minya (Egipto) en 1978
Evangelio laŭ MariaEvangelio de Maria Magdalena-kopta, eble el greka prototeksto perditamezo de la 2-a jarcentoekzaltas la rolon de Maria Magdalenagnostika. Perdita, citita de la ekleziaj patroj, greklingve kaj koptlingve kaj fragmente retrovita
Evangelio laŭ MatiasoTradukaĵoj de MatiasoMatiaso, apostolo anstatuanto de Judaso Iskariotogrekaduono de la 2-a jarcentosekreta revelacio de Jesuo al la apostolo Matiasognostika, uzata de Bazilido (2-a jarcento). Perdita, sed citita de la ekleziaj patroj
Evangelio de la Perfekteco----gnostika. Perdita, sed citita, eble identa al evangelio laŭ Evo
Evangelio de la kvar Ĉielaj Regnoj----gnostika. Perdita sed citita de la ekleziaj patroj
Evangelio de la SavintoEvangelio de Berlino-kopta, el greka prototeksto perdita2-a aŭ 3-a jarcentojdialogo inter la Savinto (Jesuo) kaj liaj disĉiplojgnostika. Konservita en la fragmenta papiruso Berolinensis 22220 datebla je la 4-a jarcento, esplorita ekde 1999
Saĝo de Jesuo Kristo aŭ Sofia de Jesuo Kristo-kopta2-a aŭ 3-a jarcentodialogo inter Jesuo kaj kelkaj liaj disĉiplojgnostika. Perdita, retrovita inter la kodeksoj de Nag Hammâdi
Evangelio de Tomaso, aŭ evangelio de Didimo Tomaso aŭ Kvina evangelioTomaso, apostolokopta. Eble el greka perdita prototeksto2-a jarcentokolekto de diroj de Jesuo, eble similaj al Loghia (Diroj de la Sinjoro)Perdita, retrovita en Nag Hammâdi
Evangelio de Vero-kopta, el greka prototeksto, perditamezo de la 2-a jarcentodisertacio pri iuj esencaj punktoj de gnostikismognostika. Perdita, citita de ekleziaj patroj (Ireneo ĝin atribuas Valenteno), retrovita en Nag Hammâdi

Evagelio de la Pasiono

redakti
Apokrifaj evangelioj de la pasiono
TitoloPseŭdepigrafa atribuoLingvoDatoEnhavoNotoj
Evangelio laŭ GamalieloGamalielo, estimata hebrea majstrokopta, eble repriellaboraĵo de antaŭa greka teksto4-a jarcentopriskribas eventojn de la Pasko okazintajn depost la resurekto de Jesuo kaj laŭdegas la figurojn de Pilato kaj ties edzino Klaŭdia Prokulaoriginas la “scion” pri “kristaniĝo de Pilato kaj ties edzino, konsideritaj “sanktuloj” en la kopta kaj ortodoksa eklezioj
Evangelio laŭ NikodemoNikodemo, disĉiplo de Jesuogreka2-a jarcentorakontas la pasionon de Jesuo senkulpigante Pilaton-
Evangelio laŭ PetroPetro, apostologrekamezo de la 2-a jarcentopriskribas la pasionon de Jesuo senkulpigante Pilatonperdita, citita de la ekleziaj patroj, grandfragmente retrovita (1887) en Akhmim (Egiptio)
Deklaro de Jozefo el ArimateoJozefo de Arimateo, disĉiplo de Jesuogrekaantaŭ la 12-a jarcentopriskribas la pasionon de Jesuo haltante sur la du “rabistoj” Dema kaj Gesta-

Kromaj gnostikaj evangelioj

redakti
Kromaj apokrifaj evangeliaĵoj
Titolopeŭdoepigrafa atribuoLingvoDatoEnhavoNotoj
Interrogatio Johannis aŭ sekreta vespermanĝo aŭ libro de Johano evangeliistoJohano, apostolo kaj evangeliistolatina12-a jarcento aŭ tuj antaŭesekreta revelacio de Jesuo al Johano dum la lasta vespermanĝodevenante el la mezepoka dualisma herezo bulgara de Bogomiloj, afina al la okcidenta Katara
Evangelio de BarnabasoBarnabaso, apostolohispana24-a jarcentopriskribas Jesuon kiel simplan homon (ne Dion) antaŭveninton de Mohamedoislama origino. Laŭ islamaj fakuloj ĝi reprenas antaŭan apostolan tekston
Evangelio laŭ Bartolomeo aŭ Problemaro de BartolomeoBartolomeo, apostologreka kun latinaj, antikvslavaj kaj koptaj aldonoj3-a aŭ 4-a aŭ 5-a jarcentoj (?)5 heterogenaj sekcioj: 1. Resurektinta Jesuo rakontas al Bartolomeo sian aliron al la inferaj lokoj; 2. La virgulino Maria rakontas al Bartolomeo la anoncon; 3. Jesuo vidigas al apostoloj la abismon (inferon); 4. Jesuo enscenigas la diablon Belialo, instigas por ke Bartolomeo enketu ĉe la diablo pri diversaj problemoj; 5. Bartolomeo petas al Jesuo klarigojn rilate la “pekon kontraŭ la Sankta Spirito-
Evangelio laŭ Judaso TadeoJudaso Tadeo, apostologreka2-a jarcento-Perdita, retrovita en 1997 ĉe Tel-al-Faron (Egiptio)

Fragmentoj de evangeliaj apokrifaĵoj

redakti

La arkeologiaj trovitaĵoj de la 20-a jarcento allumigis iun papirusajn aŭ pergamenecajn fragmentojn de evangelia enhavo nerekondukeblaj al iu ajn apokrifa aŭ kanona evangelio. Pro la mallongeco de la tekstoj kaj la difektiĝo de surskriba materialo, la datado estas aparte malfacila kaj per la profito de la filologiaj metodoj kaj per la normalaj pordatadaj arkeologiaj metodoj (14karbono, ekzemple). Ĉi sube, do estas indikataj nur la datoj plej samopiniataj, kiuj ĉe fakuloj suferas osciladojn.

Krome rezultas neeble determini ĉu temis pri kolekto de materialo poste kunfluita en la kanonajn evangeliojn (ekzemple, Q-Evangelio (=fonto Q) aŭ pri eroj de apokrifaj evangelioj konataj sed perditaj, aŭ restaĵoj de evangelioj tute nekonataj.

Papirusaj kaj pergamenaj fragmentoj
TitoloLingvoDatoMalkovroEnhavoNotoj
Papirusoj de Osiniĥo 840 kaj 1224greka2-a jarcentoOsiriĥo (Egiptio), la decembro 190545 linioj aversaj/versaj surpergamenaj. Ĝi raportas pri disputo de Savinto kun farisea ĉefsacerdoto nome Levi kiu lin akuzis pri aliro al templo sen la devigaj ritaj sinlavadoj. Jesuo respondas ke mem kaj liaj disĉiplioj estas jam lavitaj per la vivaj akvoj de la Patro.mikroskopa skribo kaj tro malgranda formato supozigas ke ĝi estis ero de mikra libreto ĉekola portebla kiel amuleto aŭ devotilo.
Papiruso Egerton 2greka50-100Egiptio 19345 fragmentoj aversaj/versaj kun 4 perikopoj (frazoj kun sekvo de pensoj koheraj kaj formantaj unuon): 1. Disputo inter Jesuo kaj porleĝaj homoj kiuj senefike provas lin ŝtonigi; 2. sanigo de leprulo; 3. Disputo pri laŭleĝeco de la impostoj; 4. Miraklo (neprecizigita) ĉeborde de rivero Jordanomontras ligojn kun paralelaj eroj de la Evangelio laŭ Johano
Papiruso Fayyumgreka3-a jarcentoFayyum (Egiptio) 1886eta fragmento de dialogo de Jesuo kun la apostoloj dum la lasta vespermanĝomallongigita redakto de Marko 14, 26-30 kaj Mateo 26, 30-34
Papiruso de Berlinogreka6-a jarcento19232 fragmentoj de dialogo de Jesuo kaj NatanaeloJoh 1, 49

Apokrifaj evangelioj perditaj aŭ anonimaj

redakti
Apokrifaj evangelioj perditaj aŭ anonimaj
TitoloAtribuoLingvoDatoEnhavoNotoj
Predikaĵo de Petro aŭ Anonco (Kerigmo) de PetroSankta Petro, apostologreka2-a jarcentoapologiaj temoj pri kristanismoperdita sed aludita de ekleziaj patroj
Evangelio laŭ AndreoSankta Andreo, apostolo---citita, eble koincidas kun la apokrifa Agoj de Andreo
Evangelio laŭ KerintoKerintogrekakomence de la 2-a jarcentoebionita-gnostikaperdita, sed citita. Eble temas pri repriellaboraĵo de la Evangelio laŭ Mateo aŭ de Evangelio laŭ Johano
Evangelio de la Dekdu (apostoloj)--2-a jarcento-perdita, citita de ekleziaj patroj, eble koincidas kun la perdita Evangelio de Ebionitoj
Evangelio laŭ ManiMani (gnostikismo), herezapersa3-a jarcento-perdita, fragmente retrovita kaj citita
Evangelio laŭ MarkionoMarkiono-2-a jarcentoherezaperdita, citita, eble ellaboraĵo de la Evangelio laŭ Luko
Sekreta evangelio laŭ Marko evangeliistoMarko, evangeliistogrekaĉu 2-a jarcento? (aŭ falsaĵo de la 20-a?)du framentaj pasaĵoj, restintaj, priskribas la resurekton de junulo intervene de Jesuo kaj kroma mallonga pasaĵo koncernas Salomeon disĉiplinon de Jesuo. Tiuj pasaĵoj ne troviĝas en la kanona de MarkoPerdita, citita en manuskripto de la 18-a jarcento (nun mistere perdita kaj do ne plu alirebla) kiu reportus leteron atribuitan al Klemento de Aleksandrio (ĉirkaŭ 150-215), retrovita en 1958 en la monaĥejo de Mar Saba en Betlehemo kaj studita de la prieklezia historiisto Morton Smith. Eble gnostika ampleksigo de la Evangelio laŭ Marko; laŭ aliaj fakuloj temas pri falsaĵo.
Evangelio de Sepdekaj disĉiploj de Jesuo----Perdita kaj konita per patristikaj citaĵoj, eble koincidas kun la Evangelio de Mani

Referencoj

redakti
  1. Vidu Moraldi, op. cit., p. 31: pri la apokrifaj, la historia rekta fonteco (nome pri Jesuo kaj la Eklezio de la originoj) estas, ĝeneralkonsidere, ege senkonsista, kaj ofte preskaŭ nula”
  2. Vidu Moraldi, op. cit., p. 31: la apokrifaj “permesas rektan kontakton kun la sentoj, animaj kondiĉoj, reagoj, anksioj, idealoj de multegaj kristanoj de Oriento kaj Okcidento; ili rivelas la inklinojn, fluojn de ideoj moralaj kaj religiaj de multaj regionaj eklezioj, aŭ de iliaj vastaj tavoloj kompletigante, foje korektante, ion kio jam nin atingis tra aliaj vojoj”

Literaturo

redakti
  • Marcello Craveri. I vangeli apocrifi. Milano, Einaudi [1969], 2005. ISBN 978-88-06-17914-4
  • Luigi Moraldi, Apocrifi del Nuovo Testamento, Piemme, 1999.
  • Antonio Pinero, Gesù nei vangeli apocrifi, Bologna, EDB, 2010.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti