Pasko

kristana festotago, kiu memorigas la Resurekton de Jesuo Kristo

Pasko estas kristana festo por soleni la resurekton de Jesuo Kristo el la morto.

Pasko
16-a jarc. Rusa ortodoksa ikono de ascendo el postmortejo de Jesuo Kristo.
moveable feast • kristana festotago
FestataPlimulto de kristanoj
SpecoKristana
Signifo kaj sencoSolenado de la resurekto de Jesuo
SolenojReligiaj (ekleziaj) servoj
Kutimoj kaj tradiciojPreĝoj, tutnokta maldormado (preskaŭ eksplicite orientaj tradicioj), sunleviĝaj diservoj (precipe usonaj protestantaj tradicioj)
Koneksas  kunPalmofesto, Verda ĵaŭdo, Granda vendredo, Blanka sabato kaj pluaj.
vdr

Pasko estas ankaŭ iafoje uzata por la nomo de la juda festo Pesaĥo - vidu ĉe pentekosto. Fakte, la kristana Pasko devenas de la hebrea festo (kvankam kun malsama signifo) kaj eĉ la vorto Pasko, en Esperanto kaj en multaj aliaj lingvoj, devenas de la hebrea vorto pesaĥ (pasa' aramee).

Dato de Pasko redakti

Paskodatoj
de 2000 ĝis 2030
JaroOkcidentaj
eklezioj
Orientaj
eklezioj
200023-Aprilo30-Aprilo
200115-Aprilo
200231-Marto5-Majo
200320-Aprilo27-Aprilo
200411-Aprilo
200527-Marto1-Majo
200616-Aprilo23-Aprilo
20078-Aprilo
200823-Marto27-Aprilo
200912-Aprilo19-Aprilo
20104-Aprilo
201124-Aprilo
20128-Aprilo15-Aprilo
201331-Marto5-Majo
201420-Aprilo
20155-Aprilo12-Aprilo
201627-Marto1-Majo
201716-Aprilo
20181-Aprilo8-Aprilo
201921-Aprilo28-Aprilo
202012-Aprilo19-Aprilo
20214-Aprilo2-Majo
202217-Aprilo24-Aprilo
20239-Aprilo16-Aprilo
202431-Marto5-Majo
202520-Aprilo
20265-Aprilo12-Aprilo
202728-Marto2-Majo
202816-Aprilo
20291-Aprilo8-Aprilo
203021-Aprilo28-Aprilo

Pesaĥo komenciĝas la vesperon de la 14-a tago de Nisano, unu el monatoj de la hebrea kalendaro. Ĉar Nisano komenciĝas per novluno en marto, la 14-a tago estas plenluno. Do la kristanoj festas Paskon la unuan dimanĉon post la unua printempa plenluno. Tiu elekto estis oficiale sankciita dum la unua koncilio de Niceo (325).

Antikve, parto de la kristanoj festis Paskon en la sama tago de la komenco de Pesaĥo (ne ĉiam dimanĉe), sed tiu kutimo malaperis en la 4-a jarcento (kelkajn jardekojn post la unua koncilio de Niceo).

Hodiaŭ, ĉiuj kristanoj festas Paskon dimanĉe. Tamen, pro disputoj pri la julia kaj gregoria kalendaroj, la dato estas ofte malsama por orientaj kristanoj (ekz. ortodoksismo) kaj por okcidentaj eklezioj; tamen, en kelke da jaroj (ekzemple 2011, 2014, 2017) la du datoj samas.

Ĉe la okcidentaj eklezioj, la plej frua dato por Pasko estas la 22a de marto kaj la plej malfrua la 25a de aprilo; ĉe la ortodoksaj eklezioj Pasko povas okazi eĉ en majo.

La kalkulado de Pasko instigis la inventon de la kristana erao kaj la gregoria kalendaro.

Religiaj tradicioj redakti

Nokta meso redakti

La katolika eklezio tradicie festas Paskon dum la nokto inter la sabato kaj la dimanĉo - kvankam la Paska dimanĉo estas ankaŭ granda festo.

La nokta meso komenciĝas per la rito de la fajrbeno. Ĉiuj lumoj en la preĝejo estas estingitaj kaj - kutime ekster la preĝejo - la pastro benas grandan lignan fajron. El la fajro oni ekflamigas paskan kandelegon kaj el la kandelego oni ekflamigas la kandelojn de la fideluloj, kiuj reeniras la malluman preĝejon procesie. Tuj poste oni kantas aŭ legas la kanton Exsultet (Ĝoju).

Preparo de la fajrbeno antaŭ la pordo de pola preĝejo

La meso enhavas plurajn legaĵojn el la Biblio. Prefere, oni celebras baptojn dum la paska nokto, sed, se ne estas baptoj, minimume oni renovigas la baptajn promesojn. La nokta meso de Pasko estas la unua okazo post la Sankta Ĵaŭdo por la konsekro de la hostio.

Ankaŭ multaj el la protestantaj eklezioj celebras similan diservon dum la nokto antaŭ la Paska dimanĉo. Tiu diservo ofte komenciĝas per la fajrrito kaj la kanto Exsultet kaj eĉ pli ofte enhavas plurajn legaĵoin el la Biblio; la detaloj tamen estas malsamaj.

En la plimulto de la ortodoksaj eklezioj aparta diservo estas celebrata antaŭ la fajrrito. Dum la "sankta fajro" estas kunpartigata inter la fideluloj, en la malluma preĝejo, oni kantas la Troparion.

Procesioj redakti

En multaj lokoj okazas tradiciaj procesioj.

Popolaj tradicioj redakti

Paska ŝafido redakti

La tradicio manĝi ŝafidon dum la paska tagmanĝo devenas de la hebrea tradicio. Por la kristanoj ĝi estas nur nedeviga tradicio kaj memorigas al Jesuo, kiel Ŝafido de Dio (Vd Agnus Dei.

Paska kuniklo redakti

Paska kuniklo

La Paska leporo en tradicia kutimaro de pluraj eŭropaj kaj nordamerikaj kulturoj estas fikcia leporo, kiu antaŭ pasko kolorigas kokinajn ovojn kaj kaŝas ilin en ĝardenoj.

Paska ovo redakti

Ovoj brunigitaj per boligado kun cepoj

Donaci ovojn estas tre antikva tradicio. Ekzemple, ĝi estas atestata ĉe la antikvaj Persoj kaj Egiptoj. En Afriko troviĝis strutaj dekoraciitaj ovoj faritaj antaŭ 60mil jaroj [1].

La kristanoj (eble ekde la unuaj jarcentoj, eble ekde la Mezepoko) vidis la ovon kiel simbolon de Jesuo reviviĝonta en la tombo, ĉar la ovo aspektas senviva ŝtono sed enhavas vivantan kokidon, kaj komencis donaci ĝin paske.

Sendube dum la Mezepoko komenciĝis la tradicio dekoracii ovojn. La riĉuloj dekoraciis ilin per oro aŭ arĝento; la malriĉuloj simple boligante ilin kune kun herboj aŭ floroj. Baldaŭ ekis eĉ tute artefaritaj, grandvaloraj ovoj.

Paska ovo kreita de la rusa juvelisto Peter Carl Fabergé en 1899 por la carino Aleksandra

En la orienta Eŭropo aperis (dum la 16-a jarcento?) la tradicio kolorigi la ovojn per ruĝa farbo, celanta la sangon de Kristo. Ovoj kolorigitaj per pluraj farboj estas kutimaj en multaj landoj.

Nuntempe, la plej kutimaj ovoj ne plu estas kokaj, sed ĉokoladaj, kaj kutime enhavas "surprizon".

Bildaro redakti

En Eŭskio redakti

La Paska dimanĉo estas ankaŭ Aberri Eguna, "patria tago" de Eŭskio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti