Aluŝto

loĝloko en Krimeo

Aluŝto[1] (ruse Алушта, ukraine Алушта, krime-tatare Aluşta) — urbo en Krimeo ĉe la Nigra Maro (en la Suda Bordo de Krimeo), fama kurac-loko. La Aluŝta regiono (urba municipo), konata ankaŭ kiel "Granda Aluŝto" (montrita flave sur la mapo), havas ankoraŭ kelkajn loĝlokojn.

Aluŝto
urbo • setlejo • urbo de provinca signifo

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo98500–98519
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro208  (1805) [+]
Loĝdenso30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo44° 40′ N, 34° 24′ O (mapo)44.66722222222234.397777777778 [+]
Alto50 m [+]
Areo6,983 km² (69 8.3 ha) [+]
HorzonoUTC+02:00 [+]
Aluŝto (Krimeo)
Aluŝto (Krimeo)
DEC
Situo de Aluŝto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alushta [+]
vdr
Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Aluŝto
ruse Алушта
ukraine Алушта
krime-tatare Aluşta
Apartenas al:Aluŝta municipo
Koordinatoj:44° 40′ N, 34° 24′ O (mapo)44.66722222222234.397777777778Koordinatoj: 44° 40′ N, 34° 24′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo:~50 m
Areo:7 km²
Loĝantaro:
— Loĝdenso:
29.900 (laŭ 2006)
4281,83 hom/km²
Poŝtkodoj:298500 — 298519
Telefonkodo:+380-6560
Hor-zono:UTC+3
Antaŭaj nomoj:Aluston (ĝis XVa jc.), Lusta

Oficiala paĝaro

Aluŝto (Krimeo)
Aluŝto (Krimeo)
DMS
Aluŝto
Situo de Aluŝto sur la mapo de Krimeo
Aluŝto (Aluŝta municipo)
Aluŝto (Aluŝta municipo)
DMS
Aluŝto
Situo de Aluŝto sur la mapo de la Aluŝta municipo
vdr

La nomo de la urbo devenas de la originala helena nomo Aluston, kiu signifas "nelavita".

Historio

redakti

La plej malnovaj arĥeologiaj trovaĵoj sur la loko de Aluŝta rilatas al neolito.

La unua skriba mencio pri la loko rilatas al la VI jarcento p.K., kiam ĉi tielaŭ la ordono de bizanca imperiestro Justiniano la Unua estis konstruita la fortreso Aluston.

Dum la mezepoko la fortreso estis grava defend-loko por ĉiuj ŝtatoj, kiujregis la Sudan Bordon de Krimeo: Bizanca Imperio, princlando Teodoro ka. Dum laregado de ĝenovanoj la urbo estis unu el la fortresoj de la Kapitanejo Gotio (tielnomiĝis parto de la ĝenovaj kolonioj sur la nordaj bordoj de la Nigra Maro. Italojnomis la urbon Lusta. Ĝis nun konserviĝis nur unu turo de la mezepokafortreso.

Post okupo de la Suda Bordo de Krimeo fare de Otomana Imperio la urbo perdassian militan signifon kaj iĝas eta fiŝkaptista vilaĝeto.

Post anekso de Krimeo fare de Rusujo Aluŝto iĝas regiona centro de la Simferopolakaj poste Jalta urbaj municipoj. Fine de la XIXa - komence de la XXa jarcentoAluŝto famiĝas kiel kuracloko kaj en 1902 ĝi ricevas la statuson de urbo.

Multaj loĝantoj de la urbo pereis dum la Interna Milito (1918-1921). En la jaro 1930Aluŝto iĝis centro de la Aluŝta regiono de Krimea Aŭtonoma Socialisma SovetaRespubliko, tiam ĝi havis ankaŭ la statuson de nacia krime-tatara regiono.

Dum la dua mondmilito la urbo estis sub germana okupado de la 4a de oktobro 1941 ĝis5a de aprilo 1944. Post la ekzilo de la krime-tataroj, kiu okazis la 18an de majo 1944la urbo preskaŭ plene senhomiĝis.

En postmilitaj jaroj Aluŝta evoluis ĉefe kiel ĉemara ripoz- kaj kurac-loko;en la urbo estis konstruitaj multaj ripozejoj kaj sanatorioj.

Geografio kaj klimato

redakti
Panoramo de la urbo

La urbo situas ĉe la Nigra Maro, en la valoj de la riveretoj Ulu-Uzenokaj Demerĝio. Ĉirkaŭ la urbo troviĝas la amfiteatro de la ĉefamontoĉeno de la Krimea montaro - okcidente la Babugana alt-ebenaĵo,norde - Ĉatirdago kaj nord-oriente - la monto Demerĝio. Aluŝto situas45 kilometrojn for de Simferopolo kaj 32 kilometrojn for de Jalto.

La klimato estas subtropika, mediteraneeca, seka, kun varma vintro. La averaĝatemperaturo de decembro estas +2,8 °C, de aŭgusto — +23,8 °C. La jara kvantode hidrometeoj - 430 mm/jare, la kvanto de sun-horoj jare - ĉ. 2320, la malplejgranda relativa humideco de la aero - 63-68%. La bansezono komenciĝas meze demajo kaj daŭras ĝis oktobro (la mar-temperaturo somere +22-26 °C).

Ekonomio

redakti

La ĉefaj por la ekonomio de Aluŝto estas ripoz- kaj kurac-sektoro. En laurbo estas ankaŭ la fer-betona uzino, lakto- kaj pan-fabritoj. Famas ankaŭ lavin-produktaj entreprenoj, kiuj apartenas al la vinproduktejo "Masandro".

Transporto

redakti

En la urbo estas bus-stacio, kiu ligas Aluŝton kun ĉiuj grandaj urboj de Krimeo.Per interurba trolebusa linio la urbo estas ligita al Simferopolo kaj Jalto. Somereaktivas ankaŭ ŝipa konekto al Jalto, Sudako kaj Teodozio.

Demografio

redakti

La dinamiko de la loĝantar-kvanto

  • 1805 - 208 homoj (ĉiuj - krime-tataroj)
  • 1926 - 4 800 (2 070 krime-tataroj, 1 450 rusoj, 480 ukrainoj, 270 judoj, 250 grekoj, 30 germanoj, 20 armenoj, 10 bulgaroj)
  • 1939 - 9 689
  • 1989 - 36 413
  • 2001 - 29 781

Nuntempe en la urbo loĝas ĉefe rusoj, ukrainoj kaj krime-tataroj, krom ilien la urbo troveblas la reprezentantoj de pli ol 10 nacioj. La ĉefe uzatalingvo estas la rusa.

Vidindaĵoj

redakti
Restaĵoj de la ĝenova fortikaĵo en Aluŝto
  • La restaĵoj de la fortreso Aluston (VIa jarcento p.K.)
  • La restaĵoj de la mezepoka fortreso Funa (XIIa-XVa jarcentoj)
  • La akvofalo Ĝurĝuro (troviĝas kelkajn kilometrojn for de la urbo, unu el la plej famaj akvofaloj de Krimeo, 15 metrojn alta)
  • Monaĥejo de Kozjma kaj Demian (troviĝas sur la teritorio de la Krimea naturrezervejo kelkajn kilometrojn for de la urbo, fama religia pilgrimejo)

Ceteraĵoj

redakti

En la 19a jarcento la urbon vizitis interalie la fama pola poeto Adam Mickiewicz,kiu dediĉis al la urbo du el siaj "Krimeaj sonetoj".

Referencoj

redakti
  1. Jam la referenca esperantlingva "Poŝatlaso de la mondo", eldonita 1971 en Prago, en sia mapoj 15 kaj 17 esperantigas la urbon Aluŝto.

Vidu ankaŭ

redakti


La loĝlokoj de la Aluŝta municipo

UrbojAluŝto
Urbotipaj loĝlokojPartenito
Vilaĝoj:GeneralskojeIzobilnojeKiparisnojeLavrovojeLuĉistojeMalomajakoMaloreĉenskojeNiĵneje ZaprudnojeNiĵnjaja KutuzovkaPrivetnojePuŝkinoRibaĉjeSolneĉnogorskojeVerĥnaja KutuzovkaZaprudnojeZelenogorje
LoĝloketojBondarenkovoĈajkaLavandaLazurnojeRozovijSemidvorjeUtjosVinogradnij