Alex Salmond

Alex Elliot Anderson SALMOND [1] (la 31-an de decembro 1954) estas skota politikisto kiu okupis la postenon de Ĉefministro de Skotlando en 2007-2014.

Alex Salmond
skotlanda politikisto
Persona informo
Alex Salmond
Naskiĝo31-an de decembro 1954 (1954-12-31) (69-jaraĝa)
en Linlithgow
ReligioEklezio de Skotlando vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato St. Andrews - Magistro de Artoj
Linlithgow Academy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioSkota Nacia Partio
Alba Party (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
PatrinoMary Stewart Salmond (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoekonomikisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enLondono vd
En TTTOficiala retejo vd
ĉefministro (First Minister) de Skotlando
Dum20072014
SekvantoNicola Sturgeon
estro de la Skota Nacia Partio
Dum2014
SekvantoNicola Sturgeon
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Salmond kaj Nicola Sturgeon ĉe la lanĉo de la Nacia Konversacio, 2007
Oficiala portreto de Ĉefministro Salmond en Bute Domo
Salmond ĉe la malfermo de la 3a skota Parlamento kun Elizabeto la 2-a, 2007
Salmond renkontas kun Carrie Lam, Ĉefa Sekretario por Administro de Honkongo.
Salmond kaj David Cameron subskribas la Edinburgan Interkonsenton ĉe St Andrews House, 2012

Li estis la kvara "unua ministro" en nombro kaj subtenis separisman politikon. Salmond gvidis kampanjon nuligi la union de Skotlando kun Anglio kiu estis en efiko dum pli ol 300 jaroj (ekde Leĝo de Unuiĝo de 2017), kun la celo gajni la sendependecon de Skotlando kaj sendependan skotan membrecon en la Eŭropa Unio kaj NATO.

Kariero

redakti

Salmond estis la gvidanto de la Skota Nacia Partio dum proksimume dudek jaroj (SNP - Skota Nacia Partio) kaj membro de la Skota Parlamento reprezentanta Aberdeenshire Orientan.

Inter la jaroj 1987 - 2010 li estis membro de la Brita Parlamento kaj reprezentis la balotdistrikton de Banff kaj Buchan en la nordoriento de Skotlando. Post kiam la SNP gajni absolutan plimulton en la elektoj de la Skota Parlamento en 2014, li sukcesis negoci kun la Unuiĝinta Reĝlando registaro pri okazigo de Referendumo pri sendependeco de Skotlando. La referendumo estis okazigita la 18-an de septembro 2014, kaj finiĝis kun la decido konservi la union inter Anglio kaj Skotlando.

Post la fiasko de la referendumo, Salmond sciigis ke li ne kuros denove por la gvidado de la SNP, kaj post kiam lia partio elektos novan gvidanton, li eksiĝus kiel Unua Ministro por permesi al la nova gvidanto esti elektita fare de la Skota Parlamento por ĉi tiu pozicio. Li eksiĝis post kiam lia deputito Nicola Sturgeon estis elektita en novembro 2014. En la ĝenerala elekto de Unuiĝinta Reĝlando de 2015 Salmond revenis al la Brita Parlamento en sidloko en la Gordon-balotdistrikto. En ĝenerala elekto de Unuiĝinta Reĝlando en 2017, Salmond perdis kontraŭ la reprezentanto de la Konservativa Partio.

Por plia legado

redakti
  • Lynch, Peter. (2002) SNP: the history of the Scottish National Party. Welsh Academic Press. ISBN 978-1-86057-003-2.


Referencoj

redakti
  1. La l en la nomo Salmond ne estas elparolata en la angla; la angla prononco de la nomo estas: Samond.

Eksteraj ligiloj

redakti