Nicola Sturgeon

Nicola STURGEON (naskiĝis la 19-an de julio 1970) estas skota politikisto, la kvina kaj nuna ĉefministro (angle First Minister) de Skotlando kaj la estro de la Skota Nacia Partio. Ŝi fariĝis ĉefministro kaj partiestro en 2014. Sturgeon estas parlamentano en la skota parlamento ekde 1999, ĉiam reprezentanta Glasgovon, kiu historie estis politike grava urbo por la Laborista Partio. Ĝis 2007 ŝi havis regionan sidlokon en la parlamento kaj ekde 2007 ŝi tenis distriktan sidlokon de Glasgow Govan/Glasgow Southside.

Nicola Sturgeon
skotlanda politikistino
Persona informo
Nicola Sturgeon
NaskonomoNicola Ferguson Sturgeon
Naskiĝo19-an de julio 1970 (1970-07-19) (53-jaraĝa)
en Irvine, Skotlando
ReligioEklezio de Skotlando vd
Lingvojangla vd
LoĝlokoBute House vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Glasgovo
Greenwood Academy (en) Traduki
University of Glasgow School of Law (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioSkota Nacia Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
PatrinoJoan Sturgeon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oPeter Murrell (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopolitikisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTTOficiala retejo vd
ĉefministro (First Minister) de Skotlando
Dum20142023
AntaŭuloAlex Salmond
SekvantoHumza Yousaf
estro de la Skota Nacia Partio
Dum20142023
AntaŭuloAlex Salmond
SekvantoHumza Yousaf
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Nicola Sturgeon en la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko

Politika kariero

redakti

Sturgeon anoncis en 2004, post la rezigno de John Swinney, ke ŝi estos kandidato por la voĉdonado de partiĉefo. Tamen Alex Salmond poste anoncis sian kandidatecon por partia gvidanto, malgraŭ sia promeso ke li ne partoprenos kiel kandidato, kaj petis Sturgeon ke ŝi estus lia kandidata vicpartiĉefo. Sturgeon finis sian kandidatecon por partiestro kaj iĝis vicpartigvidanto kiam Salmond gajnis la voĉdonado por partiestro.

La Skota Nacia Partio iĝis la plej granda en la 2007-a skota balotado. Salmond sekve fariĝis unua ministro de Skotlando kaj Sturgeon fariĝis vicĉefministro. En la 2011-a skota voĉdonado la Skota Nacia Partio pligrandigis sian plimulton kun 44% de regionaj voĉdonoj, 45,5% de distriktaj voĉdonoj kaj 69 el 129 sidlokoj. La partio poste perdis kvin sidlokojn.

Sturgeon fariĝis partiestro la 14-an de novembro 2014 kaj ĉefministro la 19-an de novembro 2014, kiam Alex Salmond rezignis post la malvenko de la skota sendependistoj en la referendumo pri skota sendependeco. Dum la 2015-a ĝenerala voĉdonado la Skota Nacia Partio gajnis 56 el 59 skotaj sidlokoj kun 50% de voĉdonoj.

Nicola Sturgeon estis elektita "skota politikisto" en 2008, 2012 kaj 2014 de la ĵurnalo The Herald.

Nicola Sturgeon anoncis sian demision kiel ĉefministro kaj partiestro en 2023. En marto, la partio elektis kiel posteulon Humza Yousaf.