Ĝula lingvo

Ĝula lingvoDjula lingvo (JulaDioula; ISO 639-3 lingvokodo= dyu) estas niĝerkonga lingvo tre parenca al la bambara lingvo parolita en Eburbordo, Malio, Burkino, Gambio, Gvineo kaj Ganao. Kvankam ĝi estas la gepatra lingvo de proksimume 1 200 000 parolantoj, Ĝulo estas precipe uzata kiel lingvafrankao por komercaj interŝanĝoj en Okcidenta Afriko per proksimume 4 milionoj.

Ĝula lingvo
lingvo • moderna lingvoetno
Mandea lingvaro
Parolantoj2 700 000
Skribolatina alfabeto, alfabeto de latino
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3dyu
  Glottologdyul1238
Angla nomoDioula
Franca nomodioula
vdr

La diferenco inter la ĝula, la bambara kaj la malinkea (Malinké) estas fakte minimumaj, kaj laŭ la vidpunktoj povas nomi la saman lingvon en malsamaj areoj. La vorto ĝulo estas pli ofte uzata en Eburbordo kaj Gambio dum Bambaro estas preferata en Malio kaj Burkino.

Atentu, parolante pri la ĝula/diula, oni nepre emfazu ke temas pri lingvo, ĉar la Ĝulo estas ankaŭ komuna nomo por la tribo Malinkeoj.

Kelkaj vortoj [1] redakti

EsperanteĜule
Jeshum
Ne
Bonan tagonA ni sogoma
Bonan vesperonA ni wula
Kiel vi fartas?Abe di
Mi fartas boneérè
Mi petasSabari
DankonA ni tché
Kiel vi nomiĝas?A togobé di
Mi ne komprenasNé ta mé
Kio estas tio?Ni mou yé
Mi malsatasKogo binan
Mi soifasDji kogo binan
Mi estas feliĉaNé doussou kadi
Mi estas lacaNé siguè ni lo
Kie estas la necesejo?Gnèguin bi mi
DekstreI bolognouma fè
MaldekstreI boloko fè
Kioma horo estas nun / Kiamas ?Waguati djouma lo bei
Estas la tria.3 heures lobei
UnuKélé
DuDila
TriZaba
KvarHani
KvinDourou
SesWoro
SepWolowula
OkSégui
NaŭKonoton
DekTan

Referencoj redakti

  1. El la vortareto Franco-Ĝulo far Sanou Maimouna: http://www.jeunessedumonde.qc.ca/voyage/langue/dioula/ Arkivigite je 2011-04-24 per la retarkivo Wayback Machine