Wouter Pilger

Wouter Frank PILGER [VOŬtr PILĥer] (naskiĝis la 26-an de januaro 1942, mortis la 15-an de aŭgusto 2006) estis nederlanda esperantisto, tradukisto kaj eldonisto. Li studis sociologion en la Universitato de Amsterdamo. Instruis Esperanton, la anglan lingvon kaj la nederlandan kulturon en la Internacia Altlernejo en Elsinoro (da:Helsingør), Danio.

Wouter Pilger
Persona informo
Naskiĝo26-an de januaro 1942 (1942-01-26)
Morto15-an de aŭgusto 2006 (2006-08-15) (64-jaraĝa)
LingvojEsperanto
ŜtatanecoReĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoesperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li laboris kiel redaktoro en eldonejo de lernolibroj.

Li estis estrarano de TEJO (1967-70) kaj komitatano de UEA (1980-83).

Li verkis poemojn kaj rakontojn kaj tradukis poemojn kaj kantojn [1]. Tradukis infanlibrojn. Wouter Pilger tradukis ankaŭ Amoro kaj amo, el la ampoezio de P.C. Hooft. Kompilis listojn de nomoj de bestoj kaj plantoj. Faris versiojn Esperanto-Nederlandan kaj Esperanto-Esperantan de baza vortlisto (2 500 radikoj). Publikigis artikolojn pri la hejma uzo de Esperanto.

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti