Viterbo

komunumo de Italio

Viterbo estas urbo kaj komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la norda parto de la regiono Latio kaj en la samnoma provinco Viterbo, kies ŝefurbo ĝi estas. Komence de 2023 en la komunumo vivis 65 949 loĝantoj sur areo de 406,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 162 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta Rosa de Viterbo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Viterbo
Viterbo
komunumo de Italio
Ŝtato Italio
Regiono Latio
ProvincoVT Viterbo
Geografia situo42° 25′ N, 12° 7′ O (mapo)42.41861111111112.109444444444Koordinatoj: 42° 25′ N, 12° 7′ O (mapo)
Alto super marnivelo326 m
Areo406,28 km²
Loĝantaro65 949 (2023)
Loĝdenso162 loĝantoj/km²
SubdividaĵojFastello, Grotte Santo Stefano, Sant'Angelo, Monterazzano, Bagnaia, La Quercia, San Martino al Cimino
Najbaraj komunumojBagnoregio, Bomarzo, Canepina, Caprarola, Celleno, Civitella d'Agliano, Graffignano, Marta, Monte Romano, Montefiascone, Ronciglione, Soriano nel Cimino, Tuscania, Vetralla kaj Vitorchiano
Patronosankta Rosa de Viterbo
Festa tago4-a de septembro
Nomo de loĝantoj(itale) viterbesi
Poŝtkodo01100
Imposta kodoM082
Kodo laŭ ISTAT056059
Telefona prefikso0761
RetpaĝoOficiala retejo
Loko en mapo

Map

vdr

Najbaras la komunumoj Bagnoregio, Bomarzo, Canepina, Caprarola, Celleno, Civitella d'Agliano, Graffignano, Marta, Monte Romano, Montefiascone, Ronciglione, Soriano nel Cimino, Tuscania, Vetralla kaj Vitorchiano.

Geografio

redakti

Viterbo kuŝas sur vulkandevenaj montetoj, ĉirkaŭ je 300 m super la marnivelo.

La nomo Viterbo devenas el la latinaj vortoj vetus (malnova) kaj urbs (urbo). Do Viterbo signifas "malnova urbo".

Vidindaĵoj

redakti
  • Katedralo de sankta Lorenco, fondita en la 12-a jarcento
  • Preĝejo nova de sankta Maria, fondita en 1080 kaj sufiĉe bone konservita, kun pluraj mezepokaj artaĵoj
  • Preĝejo de sankta Silvestro, ankaŭ mezepoka
  • Palaco de la Papoj, konstruita ĉirkaŭ 1260, fama pro la konklavo plej longdaŭra en la tuta historio de la papoj (de 1268 al 1271)
  • Mezepoka kvartalo
  • Urba muzeo

ktp

Eksteraj ligiloj

redakti