Vigilio

papo de la katolika eklezio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Sankta Virgilio.

Vigilio, latine Vigilius, (naskiĝis ĉirkaŭ 500 en Romo kaj mortis en Sirakuzo en 555) estis papo de 537 ĝis sia morto. Laŭ Prokopio, lia patro Ioannes estis konsulo kaj lia frato Reparatus estis senatano. En jaro 531 Vigilio iĝis diakono. Li estis ambasadoro kaj kunulo de papo Agapeto la 1-a en Konstantinopolo al Justiniano la 1-a, tie li akiris apogon de imperiestredzino Teodora kontraŭ monofizitismo. Kiam Agapeto mortis per veneno en kortego, la imperiestredzino volis ke Vigilio estu papo, sed, ĉar Silverio estis jam elektita kiel papo, ŝi sendis la generalon Belisario por eksigi la papon. Silverio estis arestita kaj devis rezigni la papecon kaj estis mortigita kelkajn semajnojn poste.

Papo
Papo
Vigilio
59-a papo de la katolika eklezio
Pontifikode 31-a de marto 0537 [#]
ĝis 7-a de junio 0555 [#]
AntaŭuloSilverio
SekvantoPelagio la 1-a
Persona informo
Naskiĝonekonata dato
en Romo, Reĝlando de la ostrogotoj
Morto7-an de junio 555 (0555-06-07)
en Sirakuzo,  Bizanca imperio
Lingvojlatina lingvo [#]
Familio
PatroJohn [#]
GefratojReparatus [#]
[#]Fonto: Vikidatumoj
vdr

Virgilio, ĉar dependis de subteno de konstantinopola kortego, ne firme kondamnis la monofizitismon, pro tio, li estis malŝatita de okcidenta pastraro, kaj kiam li mortis, li ne estis entombigita en Baziliko de Sankta Petro de Romo.