Vidiadhar Surajprasad Naipaul

anglalingva verkisto

Vidiadhar Surajprasad NAIPAUL (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1932, mortis la 11-an de aŭgusto 2018) estis anglalingva verkisto.

Vidiadhar Surajprasad Naipaul
Nobel-premiito
Persona informo
Vidiadhar Surajprasad Naipaul
NaskonomoVidiadhar Surajprasad Naipaul
Naskiĝo17-an de aŭgusto 1932 (1932-08-17)
en Ĉaguanas
Morto11-an de aŭgusto 2018 (2018-08-11) (85-jaraĝa)
en Londono
Lingvojangla vd
ŜtatanecoTrinidado kaj TobagoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma materUniversitata Kolegio • Queen's Royal College vd
Familio
DinastioCapildeo family vd
PatroSeepersad Naipaul vd
GefratojShiva Naipaul vd
Edz(in)oNadira Naipaul vd
ParencojShiva Naipaul vd
Profesio
Alia nomoV. S. Naipaul vd
Okupoverkisto • romanisto • ĵurnalisto • eseisto vd
Laborkampoliteraturo vd
Aktiva enOksfordoLondono vd
Aktiva dum1957–11-a de aŭgusto 2018 vd
Verkado
VerkojA House for Mr Biswas ❦
In a Free State ❦
A Bend in the River ❦
The Enigma of Arrival ❦
The Mystic Masseur vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Chaguanas (Trinidado), kiel filo de hindaj enmigrintoj. La unuajn vivojarojn li pasigis en la familio de sia patrino. Nur kiel ses-jarulo li ekkonis sian patron, kiu laboris kiel ĵurnalisto en Port of Spain. Tie la patro sukcesas aĉeti domon kaj la familio reunuiĝis. La historion de sia infanaĝo kaj tiun de sia patro li redonis en sia romano A House for Mr. Biswas.

En la jaro 1950 li gajnis stipendion por studi en Oxford (Anglio) anglan literaturon. Post la ekzameno li laboris por la BBC, sed post mallonga tempo li decidis dediĉi sin plene al la verkado.

Krom pro siaj romanoj Naipaul estas konata pro siaj kritike analizaj raportoj pri vojaĝoj tra multaj landoj kun diversaj kulturoj. En la jaro 1971 li gajnis la Premion Booker kaj en 2001 la Premion Nobel de Literaturo. En 1990 li ricevis la nobeltitolon Sir.

Listo de verkoj redakti

  • The Mystic Masseur (romano, 1957)
  • The Suffrage of Elvira (romano, 1958)
  • Miguel Street (romano, 1959)
  • A House for Mr. Biswas (romano, 1961)
  • The Middle Passage (vojaĝraporto, 1962)
  • An Area of Darkness (vojaĝraporto, 1964)
  • A Flag on the Island (rakontoj, 1967)
  • The Mimic Men (romano, 1967)
  • In a Free State (novelaro, 1971)
  • Guerrillas (romano, 1975)
  • India. A Wounded Civilization (vojaĝraporto, 1977)
  • A Bend in the River (romano, 1979)
  • Among the Believers (raporto pri la islamo, 1981)
  • The Enigma of Arrival (romano, 1987)
  • A Turn in the South (vojaĝraporto, 1989)
  • India: A Million Mutinies Now (1990)
  • Homeless by Choice (1992), kun R. Jhabvala kaj Salman Rushdie