Universala Kongreso de Esperanto

Kongreso de Esperantistoj okazanta ĉiujare ekde 1905
(Alidirektita el Universala Kongreso)
UK alidirektas ĉi tien. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon UK (apartigilo).

La Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de Universala Esperanto-Asocio, "internacia manifestacio de la esperantistaro", organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA kaj de aliaj Esperanto-organizaĵoj. Ĝis la 8-a kongreso (1912) oni nomis ĝin "Internacia", ekde la 9-a (1913) "Universala". Simile al UEA kaj ties Universala Kongreso, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo organizas ĉiujare sian Internacian Junularan Kongreson kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj organizas sian ĉiujaran ILEI-Kongreson.

UK
NomoUniversala Kongreso de Esperanto
RegionoMondo
PeriodoJulio / aŭgusto
OrganizantoUniversala Esperanto-Asocio
Ekzistas ekde1905
CelgrupoEsperantistoj
Informa retpaĝopaĝo pri UK
Fota retpaĝofotopaĝo pri UK 2006
vdr
Universala Kongreso de Esperanto
Esperanto-renkontiĝoEsperanto-kongreso • perioda evento
Esperanto-kongreso
Komenco5-a de aŭgusto 1905 vd
Lando(j)Esperantujo vd
Lingvoj

Esperanto

RetejoOficiala retejo
vdr

Ĝeneralaĵoj redakti

La funkcio de la UK estas ebligi, interalie: amikecojn inter Esperantistoj el diversaj lokoj, sperton de Esperanta kultura etoso, turisman sperton de la gastiga lando, helpon fare de pli spertaj Esperantistoj al pli novaj, diskonigadon de la aktivoj de organizoj, prelegojn kaj diskutojn, kaj senton de komunaj valoroj.[1]

UEA okazigas la kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado.

Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato kiel partnero de UEA. Foje UEA rezignas pri LKK, precipe se la kongres-urbo estas la urbo de la UEA-sidejo.

Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Internacian Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la kongreso).

Personoj redakti

KKS Clay Magalhães, UK 2008 en Roterdamo dum la Fermo

La kongreson ekde la Interkonsento de Kolonjo en 1934 (kun ŝanĝo de la statuto de UEA) organizas kutime UEA komune kun Loka Kongresa Komitato (LKK), en interkonsento kun la koncerna Landa Asocio. LKK havas prezidanton, eventuale vicprezidantojn, sekretarion, kasiston kaj aliajn postenojn.

Flanke de UEA la ĉefa laboro estas en la manoj de la Konstanta Kongresa Sekretario (KKS), oficisto de UEA. Tamen kelkajn gravajn decidojn rezervas al si la Ĝenerala Direktoro de UEA. Krome ekzistas ofte UEA-estrarano pri kulturo aŭ kongresoj.

Honoraj oficoj estas la Alta protektanteco kaj loko en la honora komitato; iam ekzistis ankaŭ kongresa prezidanto aŭ honora kongresa prezidanto. Alta protektanto laŭeble estu la plej altranga persono en la koncerna ŝtato, kiel la ŝtatprezidanto.

Kongresano estas persono, kiu oficiale aliĝis kaj pagis sian kongreskotizon.

Programo redakti

Kvankam la programo varias de jaro al jaro, ekzistas eroj, kiuj havas tre longan tradicion, kelkaj venas jam de la unua aŭ dua kongreso.

Solenaĵoj redakti

La ĉefaj solenaĵoj estas la Inaŭguro kaj la Solena Fermo. La oficialan komencon (kaj poste finon) de la kongreso laŭtigas la prezidanto de la Asocio per bato de martelo. Tiuj du solenaĵoj havas relative fiksan aranĝon kiun oni ofte jam komparis al liturgio en religia ceremonio.

Solena Fermo dum UK 2015

Tradiciaj eroj de la Inaŭguro estas interalie:

  • Bonvenigo fare de la prezidanto de UEA
  • Bonvenigoj kaj salutoj de LKK-prezidanto kaj aliaj funkciuloj aŭ honoraj gastoj
  • Festparolado, ĉu de la prezidanto aŭ de alia (kutime eminenta) esperantisto
  • Landaj Salutoj, la salutado de reprezentantoj el la diversaj landoj de kongresanoj

En la Fermo ĉefas raportoj pri la kongresaj kunsidoj kaj mencioj de premiitoj, ekzemple de la Belartaj Konkursoj.

Ankaŭ la akcepton ĉe la urbestro kaj la akcepton de la membroj de Societo Zamenhof (nur por invititaj gastoj) povas esti konsiderataj solenaĵoj. Krome oni havas kelkfoje festaranĝojn, ekzemple rilate al jubileoj.

Temaj kaj fakaj programeroj redakti

La kongreso havas temon, kiun oni priparolas en apartaj kunvenoj kaj grupoj; tio estas la daŭrigo de la "ĝeneralaj kunsidoj", kiujn la kongreso havis ĝis inkluzive 1949. Cetere estas aranĝitaj kutime prelegoj kaj prezentoj pri la kongresa lando kaj ĝia kulturo, ankaŭ lingvo-kurseto. Multaj fakaj asocioj havas dum la kongreso sian ĉefan jaran kunvenon, same kiel kunsidas la Komitato de UEA kaj la Estraro de UEA. Fiksaj programeroj tradicie estas ankaŭ la Belartaj Konkursoj, la Tagoj de la Libro, la Lernejo, la Paco kaj la libroservo.

Ekde 1925 funkcias Internacia Kongresa Universitato, kun prelegoj pri diversaj temoj je universitata nivelo, ekde 1978 la Esperantologia Konferenco, ekde 2003 Kleriga Lundo kun instruado kaj klerigado pri teknikoj kaj metodoj utilaj por Esperanto-informado kaj simile.

La Scienca Kafejo (SK) estas konstanta ero de la programo de Universalaj Kongresoj de Esperanto (UK), organizita de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj ligita al la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Ĝi celas prezenti sciencajn prelegojn pli popular-nivelajn ol tiujn prezentitajn kadre de la IKU. Ĝia serio komenciĝis en la 100-a UK en 2015, en Lillo, kiam la programero kalkulis je 10 prelegoj dividitaj en du seancoj en diversaj tagoj.

La Internacia Kongresa Universitato, Scienca Kafejo, Faka Forumo, kaj Esperantologia Konferenco okazis hibride (ĉeeste kaj virtuale) por la unua fojo en 2022 dum la kovima pandemio.[2]

Kulturaj programeroj redakti

Ankaŭ dum ordinaraj kongrestagoj okazas ekskursoj kaj artaj prezentoj, sed la ĉefa ekskursa tago estas merkredo, kaj la plej grandaj artaj prezentoj okazas vespere, kiel teatraĵoj, kabaredo aŭ muzik-koncertoj. En la dimanĉa vespero, do komence de la kongreso, oni aranĝas la Nacian vesperon, kiu prezentu la kulturon de la gastiga lando, kaj en la fina vespero Internacian vesperon.

Historio redakti

UK 1913, Berno (afiŝo)

Post renkontiĝo en 1904 en la apudmarkolaj urboj Dovero kaj Kaleso, en 1905 la advokato Alfred Michaux organizis la unuan Universalan Kongreson en Boulogne-sur-Mer.

Komence la antaŭa kongreso decidis pri la okazigo de posta, kaj oni aranĝis en 1906 laŭ propono de Hippolyte Sebert Konstantan Komitaton de la Kongresoj. Ekde la Helsinko-sistemo en 1922/1923 la kongreson organizis ICK, kaj ekde 1933/1934 UEA. Dum la skismo la kongresoj estis organizataj de Internacia Esperanto-Ligo (IEL).

Jam IEL instalis konstantan kunlaboranton, kaj tiun tradicion daŭrigis UEA post la dua mondmilito. La unua Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) estis, de 1947 ĝis 1951, Osvald T. Nicolaisen. Poste dum kelkaj jaroj UEA ne havis tian sekretarion, en la 1970aj kaj 1980aj jaroj. La lasta KKS Clay Magalhães oficis de 2003 ĝis 2022.

La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer.En marto 2005 okazis jubilea kongresaranĝo en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe. La plej grandan nombron de partoprenantoj (5986 oficialaj aliĝintoj) havis la jubilea kongreso en Varsovio, kiu markis la centjariĝon de Esperanto. Verŝajne tamen pli granda estis la UK 1923 en Nurenbergo, kun proksimume 3500 veraj partoprenantoj, dum en la UK-oj en komunistaj landoj estis ĉiam konsiderinda nombro da krokodiloj.

Nuligoj redakti

Universala Kongreso de Esperanto estis nuligita nur du fojojn en sia historio. En 1914, pro la 1a mondmilito, kaj en 2020 pro la kronvirusa pandemio. En aliaj okazoj ĝi estis jen translokita jen nerealigita entute. En 1967, pro la konflikto inter Israelo kaj la ĉirkaŭaj landoj UK translokiĝis el Tel-Avivo al Roterdamo. Israelo fariĝis gastiganto de UK finfine nur en la jaro 2000. Inter la jaroj 1916-1919 kaj 1940-1946 ne okazis Universala Kongreso.[3]

Virtuala Kongreso redakti

UEA oficiale anoncis, ke okazos Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj en ĝia kadro la Virtuala Kongreso (VK). MondaFest’ 2020 okazos inter la 20-a de junio kaj la 20-a de septembro 2020, dum la VK okazos inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020. VK ne anstataŭas la Universalan Kongreson. La montreala evento, planita por 2020, okazos en 2022.[4]

Nuligo okazis ankaŭ en 2021, kiam la 106-a UK en Belfasto, Irlando estis nuligita kaj anstaŭigita per okazigo de nova eldono de VK.[5]

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj redakti

UKJaroUrboŜtatoRimarkojAliĝintojFoto
110-a UK2025Brno  Ĉeĥio
109-a UK2024Aruŝo  TanzanioLa unua UK okazonta en Afriko[6]
108-a UK2023Torino  Italio1319
107-a UK2022Montrealo  KanadoKongreso unue planita en 2020859[7]
106-a UK2021Virtuala Kongreso de EsperantoInterretoLa kongreso unue planita en Belfasto estis nuligita pro la kronvirusa pandemio.[5]
105-a UK2020Virtuala Kongreso de EsperantoInterretoLa kongreso unue planita en Montrealo estis nuligita pro la kronvirusa pandemio1860[8]
104-a UK2019Lahtio  Finnlandotemo: "Vivanta naturo — floranta kulturo"917[9]
103-a UK2018Lisbono  Portugalio1567[10]
102-a UK2017Seulo  Sud-KoreioCenta datreveno de la morto de Zamenhof1173[11]
101-a UK2016Nitro  Slovakio1252[12]
UKJaroUrboŜtatoRimarkojAliĝintojFoto
100-a UK2015Lillo  FrancioCenta kongreso2698[13]
99-a UK2014Bonaero  Argentino706[14]
98-a UK2013Rejkjaviko  Islando1034[15]
97-a UK2012Hanojo  Vjetnamio866[16]
96-a UK2011Kopenhago  Danio1458[17]
95-a UK2010Havano  Kubo1002[18]
94-a UK2009Bjalistoko  PollandoCent kvindek jaroj de Zamenhof1860
93-a UK2008Roterdamo  NederlandoCent jaroj de UEA1845
92-a UK2007Jokohamo  JapanioProbal Dasgupta elektiĝis kiel tria azia prezidanto1901
91-a UK2006Florenco  Italio2209
90-a UK2005Vilno  LitovioCent jaroj de UK2344
89-a UK2004Pekino  Ĉinio2031
88-a UK2003Gotenburgo  Svedio1791
87-a UK2002Fortalezo  Brazilo1484
86-a UK2001Zagrebo  KroatioDemisio de tri UEA-oficistoj, prezidanto Mesić ĉeestis1691
85-a UK2000Tel-Avivo  Israelo1212
84-a UK1999Berlino  Germanio2712
83-a UK1998Montpeliero  Francio3133
82-a UK1997Adelajdo  AŭstralioUnua en Oceanio1224
81-a UK1996Prago  ĈeĥioManifesto de Prago2972
UKJaroUrboŜtatoRimarkojAliĝintojFoto
80-a UK1995Tampereo  FinnlandoLee Chong-Yeong elektiĝis kiel dua azia prezidanto2443
79-a UK1994Seulo  Sud-Koreio1776
78-a UK1993Valencio  Hispanio1863
77-a UK1992Vieno  Aŭstrio3033
76-a UK1991Bergeno  Norvegio2400
75-a UK1990Havano  KuboPrezidanto Fidel Castro ĉeestis la Solenan Inaŭguron1617
74-a UK1989Brajtono  BritioAliĝo de Landaj Asocioj en Sovetunio, Latvio kaj Litovio2280
73-a UK1988Roterdamo  Nederlando2321
72-a UK1987Varsovio  PollandoCent jaroj de Esperanto5946
71-a UK1986Pekino  Ĉinio2482
70-a UK1985Aŭgsburgo  Germanio2311
69-a UK1984Vankuvero  Kanado802
68-a UK1983Budapeŝto  Hungario4834
67-a UK1982Antverpeno  Belgio1899
66-a UK1981Braziljo  BraziloUnua en la suda hemisfero (Suda Ameriko)1749
65-a UK1980Stokholmo  Svedio1807
64-a UK1979Lucerno   SvislandoFinaj diskutoj pri nova statuto de UEA1630
63-a UK1978Varno  Bulgario4414
62-a UK1977Rejkjaviko  IslandoVizito de A.M. M'Bow Ĝenerala Direktoro de UNESKO1199
61-a UK1976Ateno  Grekio1266
UKJaroUrboŜtatoRimarkojAliĝintojFoto
60-a UK1975Kopenhago  Danio1227
59-a UK1974Hamburgo  GermanioDemisio de nereelektota Ivo Lapenna1651
58-a UK1973Beogrado  JugoslavioPoste kvereloj pri la distribuo de subvencio1638
57-a UK1972Portlando  Usono923
56-a UK1971Londono  Britio2071
55-a UK1970Vieno  AŭstrioVizito de ŝtatprezidanto Franz Jonas1987
54-a UK1969Helsinko  Finnlando1857
53-a UK1968Madrido  Hispanio1769
52-a UK1967Roterdamo  NederlandoOrigine planita por Tel-Avivo1265
51-a UK1966Budapeŝto  HungarioIncidento pro GDR-ambasadoro3975
50-a UK1965Tokio  JapanioUnua kongreso en Azio1710
49-a UK1964Hago  Nederlando2512
48-a UK1963Sofio  Bulgario3472
47-a UK1962Kopenhago  DanioYagi Hideo elektiĝis kiel unua azia prezidanto1550
46-a UK1961Harogato  Britio1646
45-a UK1960Bruselo  Belgio1930
44-a UK1959Varsovio  PollandoCent jaroj de Zamenhof3256
43-a UK1958Majenco  GermanioKvindekjariĝo de UEA2021
42-a UK1957Marsejlo  Francio1468
41-a UK1956Kopenhago  Danio2200
UKJaroUrboŜtatoRimarkojAliĝintojFoto
40-a UK1955Bolonio  Italio1687
39-a UK1954Harlemo  NederlandoVizito de ĉefministro Willem Drees2353
38-a UK1953Zagrebo  JugoslavioUnua kongreso en komunista lando1760
37-a UK1952Oslo  Norvegio1614
36-a UK1951Munkeno  Germanio2040
35-a UK1950Parizo  Francio2325
34-a UK1949Burnmuto  Britio1534
33-a UK1948Malmö  Svedio1761
32-a UK1947Berno   SvislandoKunfandiĝo de IEL kaj Ĝeneva UEA1370
31-a UK1939Berno   Svislando765
30-a UK1938Londono  Britio1602
29-a UK1937Varsovio  Pollando50 jaroj Esperanto, provoj pri forigo de la skismo1120
28-a UK1936Vieno  Aŭstrio854
27-a UK1935Florenco, Romo, Napolo  ItalioKongreso en pluraj urboj1442
26-a UK1934Stokholmo  SvedioElekto de la Estraro de "Nova UEA"2042
25-a UK1933Kolonjo  GermanioNacisocialista diktaturo, Interkonsento de Kolonjo950
24-a UK1932Parizo  FrancioRompo de la Helsinko-sistemo1650
23-a UK1931Krakovo  Pollando900
22-a UK1930Oksfordo  Britio1211
21-a UK1929Budapeŝto  Hungario1200
UKJaroUrboŜtatoRimarkojAliĝintojFoto
20-a UK1928Antverpeno  Belgio1494
19-a UK1927Dancigo Libera Urbo Dancigo905
18-a UK1926Edinburgo  Britio960
17-a UK1925Ĝenevo   SvislandoUnua kongresa universitato953
16-a UK1924Vieno  Aŭstrio3400
15-a UK1923Nurnbergo  GermanioĜistiama aliĝrekordo hiperinflacio4963
14-a UK1922Helsinko  FinnlandoKontrakto de Helsinko850
13-a UK1921Prago  ĈeĥoslovakioFondo de SAT2561
12-a UK1920Hago  Nederlando408
11-a UK1915Sanfrancisko  Usono163
10-a UK1914Parizo  FrancioNe okazis pro la Unua mondmilito3739
9-a UK1913Berno   Svislando1203
8-a UK1912Krakovo  Aŭstrio-Hungario1000
7-a UK1911Antverpeno  Belgio1800
6-a UK1910Vaŝingtono  UsonoUnua kongreso ekster Eŭropo357
5-a UK1909Barcelono  Hispanio1287
4-a UK1908Dresdeno  Germanio1500
3-a UK1907Kembriĝo  Britio1317
2-a UK1906Ĝenevo   Svislando1200
1-a UK1905Bulonjo-ĉe-Maro  Francio688

Statistikoj redakti

Landoj kiuj gastigis aŭ estas gastigontaj Universalan Kongreson de Esperanto, de 1905 ĝis 2024
Universalaj Kongresoj de Esperanto en la mondo 1905-2022
Universalaj Kongresoj de Esperanto en Eŭropo 1905-2021
Por ĉiu UK aperas cirklo kun grandeco proporcia al la nombro da aliĝintoj kaj koloro laŭ la kongresjaro, kiel montrite en la mapo de Eŭropo.

Sociologiaj esploroj redakti

Nikola Rašić en sia artikolo Enketa esploro pri Universalaj Kongresoj,[19] montris rezultojn de esplorenketo farita en 2002 al esperantistoj anoj de UEA kaj aliaj partoprenantoj de lasta UKo en Brazilo pri UK-oj mem. Venis 482 respondoj, ĉefe el okcidentaj landoj, ĉefe de viroj, altedukitaj, ĉefe de maljunuloj, mezklasuloj kaj duarange soluloj, ĉefe inter virinoj, kun pluraj hobioj, ekzemple pri naturo, homoj de libroj pli ol de faroj, kaj ne multe pri fremdaj lingvoj!, kun bona lingvonivelo (propra takso) kaj aktivaj en Esperanto-movado, 87% anoj de UEA, 12% de SAT ktp., fervoraj legantoj, kiu lernis E-on en kurso (37%) kaj duarange memlerne el libro (26%), pro instigo ĉefe de konatulo. Preskaŭ duono partoprenis en almenaŭ kvar UK-oj. Kiel tialo por ne partopreno oni indikas mankon de mono kaj de tempo. Por partopreno oni indikas intereson pri la movado, kaj duarange pri praktikado de la lingvo. El la programo oni preferas tiuorde la libroservon, la inaŭguron, la nacian vesperon kaj la ekskursojn; plej malpli la Cseh-aranĝojn, la aranĝojn por aktivuloj, la komitatkunsidojn, la lingvajn kursojn kaj IKU. Oni ne volas pagi tion multe, sed oni volas konvenan kongresejon. La kvalito de helpo ricevita de la LKK kaj de la Kongresa Fako de UEA estas alte taksita, same kiel pri la informiloj, nome la du Bultenoj, sed strange oni ne demandis pri la Kongreslibro! La aŭtoro mem substrekas la kontraŭdiron inter la neceso montri Esperanton al la ekstera mondo kaj UK-oj kie oni vivas interne por la komunumo mem.

Tyron Surmon en tripaĝa artikolo rakontas pri sia sperto en sia unua UK-o en Montrealo. Li ĉefe komparas la etoson de la Universalaj Kongresoj kun tiu de IJK kaj absolute preferas tiun de la junularaj eventoj.[20]

Bibliografio redakti

  • Konsilaro pri la agado ĉe internaciaj kongreso. Internacia Centra Komitato de l' Esperanto-movado. Ĝenevo, 1926.

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. Baláž, Petro. 2023. "Torino senpacience atendas nin ĉiujn!" Esperanto 1375(1), p. 18.
  2. Wandel, Amri. 2022. "Riĉa scienca programo en Montrealo – unuafoje plene hibrida". Esperanto 1371(9), p. 186-187.
  3. Informoj el la retejo de UEA
  4. Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 875, 2020.05.21
  5. 5,0 5,1 UK en Belfasto nuligita: anstataŭe okazos duafoje la Virtuala Kongreso. Universala Esperanto-Asocio (2021-04-26).
  6. UEA kongresos en Aruŝo, Tanzanio, en 2024. UEA (2023-03-01).
  7. https://uea.org/kongresoj/UK/2022
  8. https://vk.mondafest.net/aligxintoj/
  9. Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 814 (2019-07-26): Rezolucio de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto
  10. uea.org pri UK 2018
  11. La Kandellumo Verda 6. Arkivita el la originalo je 2018-08-14. Alirita 2018-01-17.
  12. Kongresa Kuriero “Pribina” n-ro 6
  13. Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 586 (2015-08-20): Fina statistiko de Lillo: 2698 aliĝintoj el 80 landoj
  14. Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 550 (2014-08-02): Rezolucio de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto
  15. Laŭ[1];
  16. Tiu numero aperas en Loa! 5 kaj povas ankoraŭ esti nedefinitiva.
  17. Vikinga Voĉo, n-ro 6 (La kongresa Kuriero de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto. Arkivita el la originalo je 2012-03-23. Alirita 2019-06-28.
  18. Gazetaraj Komunikoj de UEA: N-ro 391 (2010-07-28)
  19. Nikola Rašić, Enketa esploro pri Universalaj Kongresoj, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 542-557.
  20. Tyron Surmon, "9 de Tyron", Kontakto 2022:3, paĝoj 20-22.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Informoj de UEA pri la Universala Kongreso