Tutmonda Ĉefurbo de la Libro

La Tutmonda Ĉefurbo de la Libro estas ĉiujara titolo kiun Unesko donas al iu urbo kiel agnosko pro la kvalito de ĝiaj programoj por instigi la disvastigon de libroj, legadon kaj eldonejan industrion. Ĉi tiu agnosko estis kreita en 1996 kaj estis ekdonita en 2001.

Tutmonda Ĉefurbo de la Libro
perioda evento
Komenco2001 vd
vdr
Omaĝo al la inventado de la presilo en Berlino, Germanio.

Ĉi tiu titolo establiĝis ekde la 23-a de aprilo de ĉiu jaro ĝis la 22-a de aprilo de la tuja sekva (Monda Tago de la Libro).

En la elektoprocezo partoprenas ene de la komitato: la Internacian Unuiĝon de Eldonistoj ( UIE - IPA ), la Internacian Federacion de Asocioj de Bibliotekistoj ( IFLA ) kaj la Internacian Federacion de Librovendistoj ( IBF ) (es) [1].

La precipaj kriterioj uzataj por tiu elekto estas:

  • La municipa, nacia kaj internacia influo de la programo.
  • Kvanto kaj kvalito de la sporadaj aŭ plentempaj organizitaj aranĝoj, respektante entute la diversajn verkistojn fare de la kandidatiĝinta urbo en kunlaboro kun profesiaj organizoj, naciaj kaj internaciaj, kiuj reprezentu aŭtorojn, eldonistojn, librovendistojn kaj bibliotekistojn.
  • Kvanto kaj kvalito de ajna alia grava projekto kies celo estu la instigo kaj disvastigo de libroj kaj legado.
  • Konsenti kun la principoj je liberoj de esprimo, publikigado kaj disvastigado de informoj, menciitaj en la konstituiga Akto de la Unesko samkiel en la artikoloj 19 kaj 27 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj en la Interkonsento pri la Importado de edukcelaj, sciencaj aŭ kulturaj varoj (Interkonsento de Florenco).

Urboj kiuj ricevis tiun titolon redakti

La sekvaj urboj estis elektitaj Tutmondaj Ĉefurboj de la Libro:

JaroUrboLando
2001Madrido  Hispanio
2002Aleksandrio  Egiptio
2003Nov-Delhio  Barato
2004Antverpeno  Belgio
2005Montrealo  Kanado
2006Torino  Italio
2007Bogoto  Kolombio
2008Amsterdamo  Nederlando
2009Bejruto  Libano
2010Ljubljano  Slovenio
2011Bonaero  Argentino
2012Erevano  Armenio
2013Bangkoko  Tajlando
2014Port Harcourt  Niĝerio
2015Inĉono  Sud-Koreio
2016Vroclavo  Pollando
2017Konakrio  Gvineo
2018Ateno  Grekio
2019Ŝarjo  Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
2020Kuala-Lumpuro  Malajzio
2021Tbiliso  Kartvelio
2022Gvadalaharo  Meksiko

Referencoj redakti

  1. UNESCO World Book Capital (angle) (2013-07-25). Alirita 2022-03-30.