Tuskegee (Alabamo)

urbo de Alabamo en Usono

Tuskegee (tʌsˈkiːɡiː[1]) estas la sola urbo en Kantono Macon en la subŝtato Alabamo de Usono. En 2005 la urbo havis 11 590 loĝantojn, la metropola areo sume 22 810.

Tuskegee
angle Tuskegee
urbo
la kantona juĝejo
la kantona juĝejo
la kantona juĝejo
urbo de Usono • kantona sidejo
Administrado
Federacia ŝtatoAlabamo
KantonoKantono Macon
Poŝtkodo36083, 36087, 36088
Telefonkodo331
Kodo laŭ Fips01-77304
Kodo laŭ Gnis0128211
Retpaĝarotuskegeealabama.gov
Politiko
UrbestroJohnny Ford (demokrato)
Demografio
Loĝantaro11 590  (2005)
- Metropola regiono22 810  (2005)
Loĝdenso222 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo32° 26′ N, 85° 42′ U (mapo)32.431505555556-85.706780555556
Alto141 m
Areo40,7 km² (4 070 ha)
- Tera areo40,1 km² (4 010 ha)
HorzonoUTC-6
Tuskegee (Usono)
Tuskegee (Usono)
DEC
Situo de Tuskegee

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tuskegee, Alabama [+]
vdr

Tuskegee estis grava ejo en la historio de la afrik-usonanoj kaj ege influa en la historio de Usono ekde la 19-a jarcento. Antaŭ la Usona Enlanda Milito, la areo estis plejparte uzita kiel kotona plantejo, dependa de la laboro de afrik-usonaj sklavoj. Post la milito, multaj liberigitaj ekssklavoj daŭrigis labori en la malurbaj agrikulturaj plantejoj ĉirkaŭ la urbo. En 1881 fondiĝis la Normala Lernejo de Tuskegee, historie kolegio de afrik-usonanoj, nun la Universitato de Tuskegee, kaj ĝia direktoro, Booker T. Washington, evoluigis nacian reputacion kaj filantropan reton por apogi edukadon de la ekssklavoj kaj iliaj infanoj.

En Tuskegee interalie naskiĝis kaj kreskis Rosa Parks, afrik-usona kudristino kies simpla ago elkligigis la lukton kontraŭ rasa segregacio en Usono.

Referencoj redakti

  1. Vidu "Prononco de Tuskegee" en la retejo thefreedictionary.com. Elŝutita la 16-an de decembro 2015

Eksteraj ligiloj redakti