Thomas Müller

german futbalisto

Thomas MÜLLER (naskiĝis la  13-an de septembro 1989(nun 1989-09-13) en Weilheim, do nun 34-aĝa) estas germana futbalisto. Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Interalie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion kaj li li iĝis "golreĝo" de la turniro. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "13". Ekde 2002 li estas membro de la futbala klubo FC Bayern München, unue en ties junula teamo, ekde 2007 en la dua vira teamo kaj ekde 2008 en la unua teamo. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "13". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero, same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kaj en la Futbala Mondpokalo 2018. Nur en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021 li escepte havis la numeron "25", sed en la Futbala Mondpokalo 2022 denove la ĉemizan numeron "13".

Thomas Müller
Persona informo
Naskiĝo13-an de septembro 1989 (1989-09-13) (34-jaraĝa)
en Weilheim
Lingvojgermana
ŜtatanecoGermanio
Familio
Edz(in)oLisa Müller
Okupo
Okupofutbalisto
TTT
Retejohttp://www.esmuellert.de/
vdr
Thomas Müller en 2014