The Third Man

The Third Man (anglalingve por "La Tria Viro") estas 1949-a brita nigra filmo direktita de Carol Reed. La scenaro estis verkita de la romanisto Graham Greene, kiu ankaŭ verkis romaneton kun la sama nomo post la filmo en 1950. Ĝi estis produktita en la Studioj Shepperton.

La Tria Viro
filmo
Originala titoloThe Third Man
Produktadlando Britio
Originala lingvoangla lingvo
Kina aperdato3-a de septembro 1949
Daŭro104 minutoj
Ĝenrofilmo nigra
KameraadoRobert Krasker
Reĝisoro(j)Carol Reed
Produktisto(j)Alexander Korda
David O. Selznick
ScenaroGraham Greene
Filmita en Britio
 Aŭstrio
Loko de rakontoVieno • okupacio de Aŭstrio post la Dua Mondmilito
Muziko deAnton Karas
ĈefrolantojOrson Welles
Joseph Cotten
Alida Valli
Trevor Howard
Wilfrid Hyde-White
Bernard Lee
Produktinta firmaoLondon Film Productions
DistribuoBritish Lion Films
HonorigojBAFTA Award for Best British Film • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio, Nigrablanka • Cannes Film Festival Grand Prix
IMDb
vdr

Priskribo redakti

La rakonto okazas en Vieno, ĵus post la Dua Mondmilito, kiam ĝi estis dividita inter Britio, Francio, Usono kaj Sovetio. La ĉefa rolulo estas verkisto de vaker-romanoj, kiu serĉas malnovan amikon. Kiam la amiko estas murdita, mistero disvolviĝas. Ne kutima scenarloko estis la Viena Kanalizado, kaj en la Esperanto-parko de Vieno ekzistas la ebleco viziti la kanalan reton kadre de „3-a Vira Ekskurso“.

Aperas en la filmo aktoroj Joseph Cotten, Alida Valli, Orson Welles, Trevor Howard, Wilfrid Hyde-White, Bernard Lee kaj aliaj.

The Third Man gajnis la Oran Palmon de la Festivalo de Cannes. Ĝi gajnis la BAFTA-Premion por la plej bona filmo en 1951. Ĝi estis elektita de la Brita Film-Instituto kiel la plej bona filmo de ĉiam en 1994.

Filmmuziko redakti

La muziko por la filmo estis komponita de Anton Karas. Ĝi fariĝis legenda, kaj la centra temo (Harry-Lime-temo laŭ la ĉefa rolo) eble estas la mondvaste plej konata peco de citro-muziko.

3-a Vira Ekskurso redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti