The French Connection

The French Connection (anglalingve por "La Franca Konekto") estas krim-filmo de 1971 direktita de William Friedkin. La filmo estis adaptita kaj fikciigita de Ernest Tidyman de la nefikcia libro de Robin Moore. Ĝi rakontas pri du novjorkaj policanoj kiuj provas obstrukci sendaĵon de heroino de Francio. Ĝi estas bazita de reala komploto kontrabandi drogojn el Francio al Usono.

La Franca Konekto
filmo
Originala titoloThe French Connection
Produktadlando Usono
Originala lingvoĉefe angla lingvo
Kina aperdato9-a de oktobro 1971
Daŭro104 minutoj
ĜenroKrimo/Dramo
KameraadoOwen Roizman
BuĝetoUsona $1.800.000 (taksata)
Reĝisoro(j)William Friedkin
Produktisto(j)Philip D'Antoni
ScenaroErnest Tidyman
Laŭ la verko deRobin Moore
Filmita en Usono
Loko de rakontoNov-JorkoBroklinoMarsejlo
Muziko deDon Ellis
ĈefrolantojGene Hackman
Fernando Rey
Roy Scheider
Tony Lo Bianco
Produktinta firmaoD'Antoni Productions
Distribuo20th Century Fox
HonorigojAkademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Filmoredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Aktoris en la filmo Gene Hackman kaj Roy Scheider kiel la policaj detektivoj, kun Fernando Rey. La filmo gajnis kvin Akademiajn Premiojn, inkluzivante plej bona filmo. En 2005, la filmo estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.

Vidu ankaŭ redakti