Szczytno

urbo en nuntempa Pollando

Szczytno (Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas urbo en provinco (vojevodio) Varmio-Mazurio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de samnoma distrikto Szczytno. Ĝis la jaro 1945 la urba teritorio estis germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj estis la suda parto de la historia regiono Orienta Prusio. La urbo ĝis tiu jaro nomiĝis Ortelsburg. Fine de 2021 en la urbo vivis 22 389 loĝantoj.[1]

Szczytno
germane: Ortelsburg

Flago

Blazono

FlagoBlazono
urba komunumo de Pollando
Szczytno (Pollando)
Szczytno (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomoSzczytna
ProvincoVarmio-Mazurio
DistriktoDistrikto Szczytno
KomunumoKomunumo Szczytno
Speco de komunumoUrba
Urba komunumoJes
Fondita en1359
Urborajtoj1720
Koordinatoj53° 34′ N, 20° 59′ O (mapo)53.56277777777820.985277777778Koordinatoj: 53° 34′ N, 20° 59′ O (mapo)
Areo9,96 km²
Loĝantaro22389 (en 2021)
Loĝdenso2 035 loĝ./km²
Poŝtkodo12-100 ĝis 12-102
Telefona antaŭkodo89
AŭtokodoNSZ
TERYT6283617011
EstroDanuta Górska
Titolo de estroUrbestro
Adreso de estraroul. Sienkiewicza 1
Retpoŝto de estraro[email protected]
Poŝtkodo de estraro12-100
Telefono de estraro89 624-72-00
Fakso de estraro89 724-72-01
Poŝto de estraro[email protected]
Ĝemelaj urboj(Pollando) Żywiec
(Usono) Bridgeview
Komunuma retejohttp://www.um.szczytno.pl
vdr

En 14-a jarcento en tiu ĉi loko estis konstruita brika kastelo de la germana ordeno surloke de antaŭa ligna gvatoturo el la 13-a jarcento.

La urborajtojn Szczytno ricevis en 1723. Dum 17 jarcento okazis tie incendioj, epidemioj kaj detruoj kaŭzitaj de militoj. En 19-a jarcento la urbo disvolviĝis, en la jaro 1818 r. ĝi iĝis ĉefurbo de distrikto. Oni konstruis multajn domoj por oficejoj, estis fonditaj lernejoj. Ekfunkciis fervojo. Dum la dua mondmilito la urbo estis detruita en 45%.

Antikvaĵoj:

- La urbodomo - konstruita en la jaroj 1936-1937.

- Ruinoj de brika kastelo de la germana ordeno konstruita ĉ. la jaro 1370. Dum la mezepoko la kastelo estis sidejo de komandisto kaj de 1525 (post sekularigo de Prusio) la sidejo de starosto. En 16-a jarcento la kastelon oni alikonstruis. Ĝi iĝis ĉasista kastelo por princo Georgo Frideriko. Fine de 18-a jarcento ĝi ruiniĝis kaj oni malkonstruis ĝin. En 1924 parto de la muroj estis rekonstruitaj kaj en la jaro 1938 surloke de antaŭkastelo oni konstruis oficejon kaj unu jaron poste la lastajn kastelajn fragmentojn oni adaptis por muzeo.

- Mazuria Muzeo troviĝas en la parto de la urbodomo. Ĝi funkcias de la jaro 1945 kaj daŭrigas tradiciojn de la antaŭa germana etnografia muzeo Heimatmuseum. Oni prezentas en ĝi kulturon de la mazuria popolo. Precipe unika kaj interesa estas ekspozicio de mazuriaj fornaj kaheloj.

- Baroka preĝejo – protestanta el la jaro 1718.

- Mazuria kabano el la 19-a jarcento.

- Kelkaj tombejoj, el inter kiuj oni devas specjale mencii la judan tombejon. Ĝi estis fondita en la jaro 1815 kaj sufiĉe bone konservita. La plej malnovaj estas tomboŝtonoj ("Mazeva") de Eske Itzig (1782-1827) kaj Israel Aronson (1779-1833). La lasta entombigo okazis tie fine de 30-jaroj de 20a jarcento. Ĝis nun restis spuroj de 202 tomboj. Bone konservitaj estas 68 mazevoj. La juda tombejo malgraŭ parta detruo estas unu el la plej bone konservitaj judaj tombejoj en iama Orienta Prusio. Ĝi estas registrita en la jaro 1988 kiel historia monumento.

Religiaj komunumoj: En la urbo funkcias kelkaj religiaj komunumoj: Baptistoj, Protestantoj, Rom-Katolikoj, Pentekostanoj, Adventistoj kaj ankaŭ Atestantoj de Jehovo.

Referencoj

redakti