Svínoy
Svínoy (dane Svinø) estas insulo en nordorienta parto de Ferooj. Ĝia nomo signifas Porko-insulo; la porkobredado estis kutima de la vikinga epoko ĝis la mezepoko.
Svínoy | ||
---|---|---|
insulo | ||
Akvejo | Atlantika oceano | |
Insularo | Ferooj | |
Geografia situo | 62° 15′ 59″ N, 6° 21′ 59″ U (mapo)62.266388888889-6.3663888888889586Koordinatoj: 62° 15′ 59″ N, 6° 21′ 59″ U (mapo) | |
Areo | 27,4 km² | |
Plej alta loko | Havnartindur 586 m | |
Loĝantaro | 38 (1-a de januaro 2011) 1,4 loĝ./km² | |
Mapo de Svinoy | ||
Geografio redakti
Svínoy situas ĉe proksimo de Borðoy kaj Viðoy, oriente de ĝi. Ĝi apartenas al regiono Norðoyar. La insulo havas la areon de 27,29 km², estas dividebla je du malsam-grandaj duoninsuloj. Pli gravaj montoj: Keldufjall (461 m), Havnartindur (587 m) kaj Múlin (442 m).
Populacio redakti
La sola komunumo de la insulo estas la samnoma Svínoy, kies populacio malpliiĝas pro ties nefavora. Periferia situo. . En la 1960-aj jaroj tie loĝis 200 personoj, en 2006 nur 55.
Trafiko redakti
De la insulo trafikas pramo al Hvannasund sur insulo Viðoy kaj al insulo Fugloy. Ekzistas ankaŭ ebleco alflugi ĝin per helikopteroj de Atlantic Airways.