Insulo

tero, pli malgranda ol kontinento, ĉirkaŭita de akvo

Insulo estas tero ĉirkaŭata de akvo. Tre ofte insuloj estas grupigitaj en insularoj.

Difino redakti

Insulo estas areo de tero, ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj per akvo de oceanoj, maroj, lagoj kaj riveroj. Insuloj diferencas de kontinentoj laŭ siaj modestaj ampleksoj. Ekzistas solaj insuloj aŭ grupoj de insuloj, t.n. arkipelagoj. Oni distingas insulojn kontinentajn (kiuj apartiĝis de kontinentoj) disde vulkanaj, koralaj k.a.. Estas ankaŭ artefaritaj insuloj.

Geografiaĵoj redakti

Plej grandaj insuloj redakti

(surfaco, mil kv.km)

NomoSurfacoNomoSurfaco
Gronlando2.176Britio216
Nov-Gvineo785Ellesmere-insulo213
Borneo734Viktoria Insulo212
Madagaskaro590Sulaveso (Celebeso)170
Bafina Insulo476Suda Insulo (Nov-Zelando)150
Sumatro434Javo127
Honŝuo227Norda Insulo (Nov-Zelando)115

Plej grandaj insularoj redakti

(surfaco mil kv.km)

NomoAreoSituo
Grand-Sunda Insularo1500,0Hinda Oceano, Javo, Sulavesa, Banda Maroj Brita
Kanada Arkta Insularo1335,5Arkta Oceano
Japana insularo370,0Pacifiko, Japana k Orient-Ĉina Maroj
Brita insularo325,0Atlantiko k Norda Maro
Filipina insularo300,0Pacifiko, Filipina maro
Nov-Zelanda Insularo268,7Pacifiko, Tasmana maro
Grandaj Antiloj209,0Kariba maro
Malgrand-Sunda insularo128,0Hinda Oceano, Timora k Banda maroj

Plej multnombraj insularoj redakti

Akvelanda Insularo - Stokholma Insularo

Ceteraj gravaj insuloj kaj -aroj redakti

IrlandoIslandoSvalbardoKorsikoSicilioKretoHokajdoLuzonoMindanaoTimoroSrilankoTajvanoKiproKanaria InsularoHavaja InsularoKuboHaitioJamajkoPorto-Riko - Balearoj - Diaoyu-InsularoBiokoBismarkoj

Ekologio redakti

Ju pli aparta estas insulo disde aliaj aŭ disde ĉeftero, des pli grava estas la abundo de endemioj kaj de biodiverseco. Enkonduko de invadaj specioj, plej ofte fare de homoj ĉu vole ĉu nevole, tro ofte damaĝegas la ekologian bonfarton de insuloj. Dena R. Spatz kaj Nick D. Holmes analizas en artikolo de Unesko Kuriero la ciferojn pri abundo de endemioj kaj pri multe pli alta proporcio de formortoj de specioj en apartaj insuloj ol en ĉefteroj, ĉefe fare de invadaj specioj. Foje estas entreprenataj iniciatoj fare de registaraj agentejoj aŭ ekologiismaj asocioj. Statistikaj esploroj povas helpi pritaksi tiujn iniciatojn.[1]

En Esperanto aperis redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Dena R. Spatz kaj Nick D. Holmes, "Insuloj: Fragilaj montrofenestroj de biodiverseco", en Unesko Kuriero, numero 3 de Julio-Septembro 2021, eldonita de El Popola Ĉinio, "Restarigo de viv-diverseco, revivigi vivon", 58 pp. pp. 23-25.

Eksteraj ligiloj redakti