Sunset Boulevard

Sunset Boulevard (mallongige konata kiel Sunset Blvd., Esperante "Bulvardo Sunsubiro") estas filmo nigra de 1950, enhavanta elementojn de dramo, hororo kaj malhela komedio. Kun Billy Wilder kiel la scenaristo kaj reĝisoro, ĝi estis nomata pro la fama samnoma bulvardo kiu etendiĝas tra Los-Anĝeleso kaj Beverly Hills.

Bulvardo Sunsubiro
Gloria Swanson rolanta kiel Norma Desmond, eks-filmstelulino volanta reatingi sian pasintan glorecon.
Gloria Swanson rolanta kiel Norma Desmond, eks-filmstelulino volanta reatingi sian pasintan glorecon.
filmo
Originala titoloSunset Boulevard
ProduktadlandoUsono
Originala lingvoangla lingvo
Kina aperdato4-a de aŭgusto 1950
Daŭro110 minutoj
Ĝenrofilmo nigra/Dramo
KameraadoJohn Francis Seitz
BuĝetoUsona $1.752.000 (taksata)
Reĝisoro(j)Billy Wilder
Produktisto(j)Charles Brackett
ScenaroBilly Wilder
Charles Brackett
D.M. Marshman Jr.
Filmita enUsono
Loko de rakontoLos-Anĝeleso
Muziko deFranz Waxman
RolantojWilliam Holden • Gloria Swanson • Erich von Stroheim • Nancy Olson • Fred Clark • Jack Webb • Hedda Hopper • Buster Keaton • Anna Q. Nilsson • H. B. Warner • Ray Evans • Jay Livingston • Gertrude Astor • Julia Faye • Creighton Hale • E. Mason Hopper • Henry Wilcoxon • Cecil B. DeMille • Lloyd Gough • Franklyn Farnum • Larry J. Blake • Yvette Vickers • Harold Miller • Archie R. Dalzell • Eddie Dew • Frank O'Connor • Bert Moorhouse • Fred Aldrich • Al Ferguson • Robert Emmett O'Connor
Produktinta firmaoParamount Pictures
DistribuoParamount Pictures
HonorigojAkademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro • Akademia Premio por la Plej Bona Arta Direktado, Nigrablanka • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Muziko por Dramo aŭ Komedio • National Board of Review: Top Ten Films • National Board of Review Award for Best Film
IMDb
vdr

Steluloj aperantaj en la filmo estas William Holden, Gloria Swanson kaj Erich von Stroheim. Holden rolas kiel Joe Gillis, malbonŝanca scenaristo, kaj Swanson rolas Norma Desmond, eks-fama filmstelulino kiu enkaptis la naivan Gillis en sia fantazio de triumfa reapero en filmoj. Nancy Olson, Fred Clark, Lloyd Gough and Jack Webb rolas subtenajn rolojn. Reĝisoro Cecil B. DeMille kaj klaĉ-raportisto Hedda Hopper rolas sin mem. Ankaŭ aperas mallongdaŭre gemajstroj de silentaj filmoj Buster Keaton, H. B. Warner kaj Anna Q. Nilsson.

La filmo estis laŭdita kiam ekmontrita, kaj ĝi estis proponita por dekunu Akademiaj Premioj kaj gajnis tri. Ĝi estas vaste konsiderata kiel klasikaĵo, ofte citata kiel unu el la plej notindaj filmoj de la usona kino. Ĝi estis konsiderata kiel "kulture grava" de la Usona Kongresa Biblioteko en 1989, kaj estis inter el la unuaj filmoj elektitaj por konservi en la Usona Nacia Film-Registro.

Premioj redakti

  • Akademiaj Premioj
    • Por plej bona art-direktado blanka-nigra
    • Por plej bona muziko de drama aŭ komedia filmo
    • Por plej bona scenaro

Eksteraj ligiloj redakti