Stimanto
En statistiko, stimanto[1] estas mezurebla funkcio el la sampla spaco al la spaco de parametroj de la modelo, kies atendata valoro proksimumas la veran parametron de la modelo de la probablodistribuo de la stimata hazarda variablo.
Difino
redaktiSupozu, ke hazarda variablo
ĵetas elementojn de probablospaco al la sampla spaco
; supozu, ankaŭ, ke la probablodistribuo de
estas parametrigita de la parametro
en la spaco
de parametroj.
Do, stimanto de la parametro estas, formale, mezurebla funkcio
,
kiu estas rigardata kiel proksimuma valoro de la vera parametra . Ju pli proksima la atendata valoro de
estas al la vera valoro, des pli bona la stimanto. Oni diras, ke la stimanto
stimas la parametron
. Pri samplo
, la valoro de la stimanto
nomiĝas la stimo laŭ la stimanto
por la samplo
.
Eraro kaj biaso
redaktiSupozu, ke la parametra spaco estas vektora spaco. Do, la eraro de la stimanto
estas la jena hazarda variablo:
.
Ju pli malgranda la atendata valoro de la eraro estas, des pli bona la stimanto.
La biaso de la stimanto estas la atendata valoro de la eraro:
Senbiasa stimanto estas stimanto, kies biaso estas nul.