Stephan Lang

Stephan LANG (origine Lang István) (naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1945, mortis la 13-an de decembro 2008) estis transilvania nederlandlingva verkisto, kiu dum longa periodo de sia vivo loĝis en Nederlando.

Stephan Lang
Naskiĝo16-an de aŭgusto 1945
en Transilvanio
Morto13-an de decembro 2008
en Nederlando
Naciecohungaro
Sukcesis kielverkisto
Reprezentaj verkojDe Mollenjager (La talpoĉasisto)
Stephan Lang
Persona informo
Naskiĝo16-an de aŭgusto 1945 (1945-08-16)
en Cămin
Morto13-an de decembro 2008 (2008-12-13) (63-jaraĝa)
Lingvojnederlanda vd
ŜtatanecoReĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoverkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Juneco

redakti

Stephan Lang naskiĝis kiel Lang István en la hungara vilaĝo Kálmánd. Du jarojn poste lia naskiĝloko estis aldonita al Rumanio kaj estis renomita al Camin. Kiel studento en filozofio kaj juna verkisto li estis arestita de Securitate, la rumana sekreta polico. Li eksciis de interne, kio estas la torturĉambroj de la sekretaj servoj. Post kiam li estis liberigita, li ricevis malpermeson eldoni aŭ eldonigi siajn verkojn. Tri jarojn poste li sukcesis eskapi la diktaturon de Nicolae Ceauşescu tra Hungario al Jugoslavio.[1]

Verkoj

redakti

Ekde 1975 Stephan Lang loĝis en Hago kaj studis en la Lernejo por Ĵurnalistiko en Utreĥto. Lang verkis eseojn kaj artikolojn pri la politika evoluo de Rumanio. Liaj plej famaj romanoj estas De Transsylvanische Bruiloft (La transilvania geedziĝo) kaj De Mollenjager (La talpoĉasisto). En lia unua romano La transilvania geedziĝo li priskribas sian fuĝon de malantaŭ la fera kurteno al Nederlando. En La talpoĉasisto (romano tradukita el la nederlanda al la hungara, ukraina kaj al Esperanto) li reliefigas ĉefe siajn gepatrojn. La scenejo de la intrigo estas malgranda transilvania vilaĝo, nelonge post la ekzekuto de Ceauşescu en 1989. Viro, kromnomata la talpoĉasisto (Stephan Lang mem), kiu fuĝis el Rumanio en 1975, revenas al la vilaĝo por lastfoje renkonti sian mortantan patrinon.[2]

Bibliografio

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Walter van Teeffelen, gvidanto de Avantiproductions.
  2. Donald Broadribb en Monato, decembro 2008, p. 23.