Stadiono Matmut Atlantique

futbala stadiono en Francio

La stadiono Matmut Atlantique (ankaŭ nomata Stade Bordeaux-Atlantique) estas la plej granda stadiono en la urbo Bordozo de Francio: ĝi povas gastigi 42 052 spektantojn dum futbalaj aŭ rugbeaj maĉoj. La stadiono estis inaŭgurita la 23-an de majo 2015, kaj estas posedaĵo de la urbo Bordozo. La futbala klubo Girondins Bordeaux okazigas siajn hejmajn matĉojn tie.

stadiono Matmut Atlantique
stade Matmut Atlantique
stade Matmut Atlantique
futbala stadiono • sportejo
Situo
LokoBordozo, Francio
 Francio
Geografia situo44° 53′ 49″ N, 0° 33′ 48″ U (mapo)44.896944444444-0.56333333333333Koordinatoj: 44° 53′ 49″ N, 0° 33′ 48″ U (mapo)
stadiono Matmut Atlantique (Bordeaux)
stadiono Matmut Atlantique (Bordeaux)
DEC
stadiono Matmut Atlantique
Map
stadiono Matmut Atlantique
Datumoj
Konstruaditade 2012 ĝis 2015
Malfermitala 23-an de majo 2015
Posedantourbo Bordozo
Surfacoherbo
Kosto183 milionoj da
Arkitektoarkitekta oficejo Herzog & de Meuron
Kapacito42 052
Dimensioj105 x 68 m
RetejoOficiala retejo
vdr

En septembro 2015 la franca asekura konzerno Matmut (Mutuelle d'assurance des travailleurs mutualistes) por la daŭro de dek jaroj, do ĝis 2025, aĉetis la nomajn rajtojn de la stadiono, kiu tial de tiam havas la nomon Matmut Atlantique (la dua vorto, aludo al la proksima atlantika oceano, estas referenco al la antaŭa nomo Stade Bordeaux-Atlantique).

Krom futbalorugbeo, la stadiono kapablas enteni aliajn sportajn konkuradojn, kaj povas okazigi koncertojn kaj grandajn spektaklojn. Ĝi interalie estas unu el dek eventejoj de la Eŭropa Futbala Ĉampionado 2016.

Eksteraj ligiloj redakti