Sheffield F.C.

Sheffield Football Club estas angla futbala klubo el Sheffield, South Yorkshire, kvankam nune kun sidejo en Dronfield, Derbyshire. Ili nune konkurencas en la Norda Unualiga Divizio de Unu Sudoriento. Fondita en 1857, la klubo estas oficiale agnoskita kiel la plej antikva ekzistanta futbala klubo en la mondo.[1] Sheffield FC dekomence ludis laŭ la reguloj de Sheffield kaj oficiale ne adoptis la regulojn de FA ĝis 1878.

Teamo de Sheffield F.C. de 1857.

La klubo konkurencas en derby kun preskaŭ najbaroj de Hallam F.C. En 2004 ili ricevis la Ordenon de Merito de la FIFA – premio kiu estis stribuita ankaŭ nur al unu alia klubo: nome Real Madrid – kaj en 2007 ili estis enkondukitaj en la Angla Futbala Fam-Salono, por memorigi ilian 150an jarigon.[2]

La pinto de la klubo okazis en 1904 kiam ili venkis en la FA Amatora Pokalo, nome konkurenco planita laŭ sugesto de Sheffield. Ili ankaŭ finis kiel finalistoj de la FA Vase en 1977.