Sebő Vukovics

Sebő Vukovics [ŝebO vukoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vukovics Sebő, serbe Сава Вуковић [sava vukovidj] estis serbdevena hungara politikisto, ministro, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis beregszói.

Sebő Vukovics
Persona informo
Naskiĝo20-an de julio 1811 (1811-07-20)
en Rijeko
Morto19-an de novembro 1872 (1872-11-19) (61-jaraĝa)
en Londono
Lingvojhungaraserba vd
ŜtatanecoHungario vd
PartioOpposition Party vd
Profesio
Okupopolitikistoministroverkisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Sebő Vukovics [1] naskiĝis la 20-an de julio 1811 en Hungara reĝlando en Fiume (nuntempa Rijeka en Kroatio). Li mortis la 19-an de novembro 1872 en Londono.

Biografio redakti

Sebő Vukovics devenis el serba nobela familio. Li lernis hungare dum la lernojaroj. Post lernado li estis subnotario, post jaroj vicdepartementestro. En 1848 li estis elektita parlamentano, en la sekva jaro li iĝis ministro pri justico. Depost falo de la Hungara revolucio de 1848 li unue kaŝiĝis, poste rifuĝis. Li hejmenvenis en 1867. Post 2 jaroj li denove estis elektita parlamenta deputito. En Londono li aliĝis al la framasonoj [2], [3], [4].

Elektitaj publikaĵoj redakti

Fontoj redakti