Bernardo de Clairvaux

(Alidirektita el Sankta Bernardo)

Sankta Bernardo de Clairvaux [kle:rVO:], aŭ "Bernardo el Klarvalo", (naskiĝis en 1090, mortis la 20-an de aŭgusto 1153) estis franca abato kiu disvastigis la ordenon de la Cistercianoj[1]. Li estis kanonizita en 1174, kaj deklarita doktoro de la Eklezio fare de Pio la 8-a en 1830.

Sankta
Bernardo de Clairvaux
Prezento de altmezepoka manuskripto per la inicialo de Sankta Bernardo
Prezento de altmezepoka manuskripto per la inicialo de Sankta Bernardo
Persona informo
Bernard de Clairvaux
Naskiĝoĉirkaŭ 1090
en Fontaine-lès-Dijon, Duklando Burgundio,  Reĝlando Francio
Morto20-an de aŭgusto 1153 (1153-08-20)
en Clairvaux, Graflando Ĉampanjo,  Reĝlando Francio
Mortis perMalsano de gastrointesta sistemo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiokatolika eklezio vd
Lingvojfrancalatina vd
ŜtatanecoReĝlando Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
PatroTescelin de Fontaine (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoAlèthe (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojNivard of Clairvaux (en) Traduki, Gerard of Clairvaux (en) Traduki kaj Humbeline of Jully (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o-
Profesio
Okupoteologo
himnoverkisto
mistikulo
religiulo
verkisto
filozofo
religiulo Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoFilozofio, teologio kaj monastic life (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enCistercio • Clairvaux vd
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio
Kanonizo1174
Festotago20-a de aŭgusto (okcidente)
AtributojBlanka cistercia vesto, diablo kun kateno, blanka hundo, episkopa bastono, libro
PatronecoCistercianoj, Burgonjo, Templanoj
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Cisterciana abato

redakti

Li naskiĝis en Fontaine-lès-Dijon (Fontené le Diĵón), Burgundio, en nobela familio. En la jaro 1111 li membriĝis kun ĉirkaŭ 30 kunuloj en la ordeno de la Cistercianoj en Cîteaux [si:TO:], en Esperanto Cistercio. La Cistercianoj ekfloris kaj disvastiĝis. Bernard fariĝis abato de la klostro en Clairvaux. Dum sia vivo li fondis 68 monaĥejojn. Li forte influis la siatempan eklezion per sia teologio honore al la Virga Maria, siaj predikoj kaj verkoj. La 20-an de aŭgusto 1153 li mortis en la abatejo Clairvaux.

Li estis ege fama, kaj lia voĉo estis aŭskultita. Ekzemple kiam lia amiko Guillaume de Saint-Thierry legas la Teologion de Abelardo, kaj estas ŝokita de ĝi, li petas al Bernardo kondamnigi la aŭtoron. Li sukcesas kaj en la koncilio de Sens en 1141, Abelardo estas kondamnita, grandparte pro la akuzoj de Bernardo.

Religia fanatikulo

redakti

Bernardo el Klarvalo estis unu de la plej gravaj iguloj de la 2-a Krucmilito kontraŭ la araboj. Krome, li organizis samtempan Vendan Krucmiliton kontraŭ la vendoj, slavoj en la teritorio de nuna Germanio.

Referencoj

redakti