Antonio de Padovo

franciskano de la 13a jarcento kaj Doktoro de la Eklezio de la Katolika Eklezio
(Alidirektita el Sankta Antonio el Padovo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Antonio (apartigilo)

Sankta Antonio de Padovo (naskiĝis kiel Fernando de BULHÕES la 15-an de aŭgusto 1195 en Lisbono, mortis la 13-an de junio 1231 ĉe Padovo) estis franciskano kaj sanktulo de katolikismo.

Sankta
Antonio de Padovo O.F.M.
Doktoro de la Eklezio
Persona informo
Antonius Patavinus
NaskonomoFernandus
Naskiĝo15-a de aŭgusto 1195
en Lisbono
Morto13-a de junio 1231
en Padovo
TomboBaziliko de Sankta Antonio
Tomb of St. Anthony (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiokatolika ekleziokatolikismo vd
Lingvojlatina vd
ŜtatanecoReĝlando Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopresbitero
ordenpastro
predikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Kanonizo30-a de majo 1232 de Gregorio la 9-a
ĈefsanktejoBaziliko de Padovo
Festotago13-a de junio
Atributojlibro, pano, knaba Jesuo, mantelo kaj monstranco, lilio
PatronecoPerditaj objektoj, akiro de edzo; urbo Padovo
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Pri lia naskiĝdato ne ekzistas dokumento. Li naskiĝis en nobela portugala familio, kiu devenis de Gotfredo de Bouillon.

Antonio estas la patrono de Padovo, kie li estas kutime nomata nur "la Sanktulo". La granda baziliko de la urbo estas dediĉita al li. Je lia mortotago en Padovo okazas granda procesio memore al li.

Li mortis en la aĝo de 35 jaroj. Dum sia vivo li faris miraklojn, kaj eĉ la tagon post lia morto okazis mirakloj. Pro tio jam unu jaron poste papo Gregorio la 9-a sanktuligis lin. En 1946 papo Pio la 12-a nomumis lin Doktoro de la Eklezio kaj nomis lin "evangelia doktoro", ĉar li kutimis subteni siajn eldirojn per citaĵoj el la evangelioj.

Li estas ankaŭ helpanto en la retrovado de perditaj objektoj.

En literaturo

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Bildaro

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti