Rolinda Sharples

Rolinda SHARPLES (1793–1838) estis angla pentristo kiu specialiĝis en portretoj kaj ĝenrismo en pentraĵoj per oleo. Ŝi ekspoziciis en la Reĝa Akademio de Artoj kaj en la Societo de Britaj Artistoj, kie ŝi iĝis honora membro en 1827.

Rolinda Sharples
Persona informo
Naskiĝo1-an de januaro 1793 (1793-01-01)
en Bath
Morto10-an de februaro 1838 (1838-02-10) (45-jaraĝa)
en Bristolo
Mortokialomama kancero
Lingvojangla
ŜtatanecoAnglio
Okupo
Okupopentristo
vdr

Rolinda estis unu el la unuaj inaj britaj artistoj kiuj kuraĝis al mult-figuraj komponoj.[1] Ŝiaj grupaj pentraĵoj estis tiom detalaj kiel en malgrandaj portretoj kiujn ŝi same pentris, kaj nuntempre ŝiaj scenoj de la Regentecepoka Bristolo estas konsiderataj kiel akurataj bildoj de sociaj registroj de tiu periodo. Ŝiaj ĉefaj pentraĵoj estas The Cloak Room, Clifton Assembly Rooms; Racing on the Downs; Rownham Ferry with Portraits; The Stoppage of the Bank; kaj The Trial of Colonel Brereton after the Bristol riots of 1831. Rolinda pentris ankaŭ pli malgrandajn, pli intimajn studojn el la naturo – de konkoj aŭ de museto – kiujn ŝi ekspoziciis.

Pentraĵoj de Rolinda estis inkluditaj en ekspozicioj de Bristol, Leeds, Birmingham, kaj Carlisle, kaj en la Royal Academy kaj en la Societo de Britaj Artistoj en Londono. Multaj el ŝsiaj pentraĵoj estas nune en la Bristol City Museum and Art Gallery.[2][3]

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

🔥 Top keywords: