Rambo Amadeus

Rambo Amadeus (serbe Рамбо Амадеус, naskiĝis la  14-an de junio 1963(nun 1963-06-14) en Kotor, Montenegro, SFR Jugoslavio, do nun 60-jara) estas la sceneja nomo de la ex YU kantaŭtoro Antonije Pušić nun vivanta en Belgrado. Li mem memcerte nomas sin "muzikisto, poeto kaj media manipulisto", kaj estas populara en muzikaj eventoj de la ŝtatoj de eksa Jugoslavio.

Rambo Amadeus
NaskonomoAntonije Pušić
Naskiĝo14-an de junio 1963 (1963-06-14) (60-jaraĝa)
en Kotor
Ĝenrojpop-muziko
Profesiosoloa kantisto, kantaŭtoro, gitaristo
Instrumentojelektra gitaro, voĉo
Aktivaj jaroj1988 ĝis nun
Retejowww.ramboamadeus.com
vdr

Liaj kantoj kombinas satirajn tekstojn pri la ĉiutaga vivo de kutimaj homoj kaj la absurdecon de loka politiko.

La artisto reprezentis Montenegron en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, sed ne pasis tra la duonfinalo.