Radzymin

urbo en nuntempa Pollando

Radzymin estas urbo en la provinco (historie vojevodio) Mazovio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en la distrikto Wołomiński.

Radzymin

Flago

Blazono

FlagoBlazono
urbo
Radzymin (Pollando)
Radzymin (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomoRadzymina
ProvincoMazovio
DistriktoDistrikto Wołomiński
KomunumoKomunumo Radzymin
Speco de komunumoUrbo-kampa
Koordinatoj52° 25′ N, 21° 11′ O (mapo)52.41666666666721.183333333333Koordinatoj: 52° 25′ N, 21° 11′ O (mapo)
Areo23,32 km²
Loĝantaro7750 (en 2004)
Loĝdenso332,3 loĝ./km²
Poŝtkodo05-250
Telefona antaŭkodo22
TERYT1142034094
EstroZbigniew Piotrowski
Titolo de estroUrbestro
Adreso de estraroul. Kościuszki 2
Poŝtkodo de estraro05-250
Telefono de estraro22 786-62-92
Fakso de estraro22 786-51-95
Komunuma retejohttp://radzymin.pl
vdr

Historio

redakti

En la tagoj 13–a ĝis 18-a de aŭgusto 1920 en la Radzymin-regiono okazis unu el decidaj Bataloj pri Varsovio kontraŭ bolŝevismo, kio preventis disvastigon de komunismo en Pollando kaj Eŭropo. La 15-a de aŭgusto iĝis tago de Pola Soldataro, festata en la tuta Dua Pola Respubliko ĝis la germana-soveta invado en 1939.

En la urbo troviĝas tombejo de la polaj soldatoj mortfalintaj en la bataloj. Kun dekkelkaj vivantaj soldatoj sur la batalkampo renkontiĝis papo Johano Paŭlo la 2-a.

Julie/aŭguste 1944 apud Radzymin okazis unu el la plej grandaj kirasitaj bataloj. Ruĝa Armeo, iranta de Lublin, malvenkis en bataloj kontraŭ Wehrmacht.

Post la dua mondmilito dum la dua soveta okupado la urbo estis, pro la batalo el 1920, diskriminaciata.

Famuloj ligitaj kun la urbo

redakti

Bibliografio

redakti
  • Jacek Markowicz, Radzymin – miasto w okresie transformacji (Radzymin - la urbo en proceso de ŝanĝiĝoj). Magistra laboraĵo verkita ĉe Fakultato de Geografio kaj Regionaj Studoj de Varsovia Universitato, Varsovio
  • Jan Wnuk, Radzymin – miasto z tradycją i przyszłością (Radzymin - la urbo kun tradicio kaj estonteco), Radzymin, Agencja "Duo-Press", 2000.

Eksteraj ligiloj

redakti