Rachel Getting Married

usona drama filmo publikigita en 2008

Rachel Getting Married estas usona drama filmo publikigita en 2008 kaj reĝisorita de Jonathan Demme, en kiu stelulis Anne Hathaway, Rosemarie DeWitt, Bill Irwin, kaj Debra Winger. La filmo premieris en la 65a okazo de la Venecia Internacia Kinfestivalo la 3an de Septembro, 2008, prezentiĝis en la Internacia Kinfestivalo de Toronto la 6an de Septembro kaj publikigis en kelkaj kinejoj de Usono la 3an de Oktobro. Hathaway ricevis nomumon al Oskar-premio por la Plej Bona Aktorino pro sia ludo en la filmo.

Rachel Getting Married
filmo
Originala titoloRachel Getting Married
Originala lingvoangla lingvo
Kina aperdato2008, 2 apr. 2009
Ĝenrofilma dramo, sendepende farita filmo, komedia filmo
KameraadoDeclan Quinn
Reĝisoro(j)Jonathan Demme
Produktisto(j)Marc E. Platt • Jonathan Demme
ScenaroJenny Lumet
Filmita enKonektikuto
Loko de rakontoKonektikuto
Muziko deDonald Harrison
RolantojAnne Hathaway • Rosemarie DeWitt • Bill Irwin • Anna Deavere Smith • Tunde Adebimpe • Debra Winger • Sebastian Stan • Dorian Missick • Beau Sia • Mather Zickel • Annaleigh Ashford
HonorigojBroadcast Film Critics Association Award for Best Actress • National Board of Review Award for Best Actress • Satellite Award for Best Supporting Actress – Motion Picture • Southeastern Film Critics Association Award for Best Actress • Toronto Film Critics Association Award for Best Director
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Ekde kiam Kym (Anne Hathaway) revenas ĉe la familio Buchman, por la nupto de sia fratino Rachel (Rosemarie DeWitt), ŝi klopodos mildigi aspraĵojn de la pasinteco. Kym, kvankam tre juna, ŝi havas historion de personaj krizoj, deprimoj, familiaj konfliktoj kaj ĉirkaŭaj tragedioj. Tamen tio kio supozeble estos amuza semajnfino akompanata de amikoj kaj familioj de la geedziĝontoj iĝis festo pli amara ol tio antaŭvidita, ĉar aperos kelkaj malnovaj konfliktoj kiuj akumuliĝis laŭlonge de jaroj en la familio. Kym, per sia propra kaŭstikeco kaj facileco por dramismo, kontribuis al tute ne atendita rezulto.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Anne Hathaway kiel Kym.
  • Rosemarie DeWitt kiel Rachel.
  • Bill Irwin kiel Paul.
  • Debra Winger kiel Abby.
  • Tunde Adebimpe kiel Sidney.
  • Mather Zickel kiel Kieran.
  • Anna Deavere Smith kiel Carol.
  • Anisa George kiel Emma.
  • Victoria Haynes kiel Victoria.
  • Jerome LePage kiel Andrew.
  • Carol-Jean Lewis kiel patrino de Sidney.
  • Roger Corman kiel nuptinvitito.
  • Sebastian Stan kiel Walter.
  • Paul Sparks kiel 12-Step Meeting Member.

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rachel Getting Married en la angla Vikipedio.