phpBB estas libera programo por retforumo. Ĝi estas programita en la programlingvo PHP kaj subtenas plurajn datumbazojn, ekzemple MySQL, PostgreSQL kaj MSSQL.

phpBB
phpBB 3.0 RC1
phpBB 3.0 RC1

phpBB 3.0 RC1
AŭtoroJames Atkinson
ProgramistoThe phpBB Group
Lasta stabila versio3.3
(1-a de junio 2020)
ProgramlingvoPHP
Lingvo(j)plurlingva (54 lingvoj, 15-a de aprilo 2020), eksdata versio ankaŭ en Esperanto
Evoluigstatoen evoluo
ProgramtipoRetforumo
PermesiloGPL
Retejohttps://www.phpbb.com
vdr

Historio

redakti

Evoluon de phpBB ekis James Atkinson la 17-an de Julio 2000 kun celo provizi simplan retforumon por sia retpaĝaro.

La versio 1 estis oficiale eldonita la 9-an de Decembro 2000.

La versio 2 (kromnomita "Super Furry") estis eldonita la 3-an de Aprilo 2002.

La versio 3 (kromnomita "Olympus") estis oficiale eldonita la 13-an de Decembro 2007.

phpBB kaj Esperanto

redakti

Ne ekzistas oficiala Esperanta traduko de phpBB.[1] Ekzistas tamen neoficiala, nekompleta komunuma traduko farita en 2007.[2]

Referencoj

redakti
  1. Language Packs (angle). Alirita 2020-04-15.
  2. Esperanto translation of phpBB (angle) (20017-02-29). Alirita 2020-04-15.

Eksteraj ligiloj

redakti