Palaco Caprini

Palaco Caprini aŭ en itala Palazzo Caprini estis renesanca palaco en Romo, Italio, en Borgo-riono inter la placo Piazza Scossacavalli kaj la strato via Alessandrina. Ĝi estis dezajnita de Donato Bramante ĉirkaŭ 1510, aŭ kelkajn jarojn antaŭe.

Palaco Caprini
itala palaco
Bazaj datoj
Konstrustilorenesanca arkitekturo vd
ArkitektoDonato Bramante vd
LandoItalio vd
SituoRomo
Situo
Geografia situo41° 54′ 9″ N, 12° 27′ 38″ O (mapo)41.90261112.460611Koordinatoj: 41° 54′ 9″ N, 12° 27′ 38″ O (mapo)
Palaco Caprini (Romo)
Palaco Caprini (Romo)
DEC
Lokigo de Romo en Italio
Situo de Palaco Caprini
Map
Palaco Caprini
vdr

Ĝi estis konata ankaŭ kiel Palazzo di Raffaello, aŭ Domo de Rafaelo, ĉar tiu artisto estis aĉetinta ĝin en 1517 kaj loĝis tie ĝis sia morto. En la komenco de la 16a jarcento la konstruaĵo estis aligita al la Palazzo dei Convertendi, kaj ĝi estis detruita en la 17a jarcento. Ties aspekto estas konata el skizo fare de Antoine Lafréry kaj parta skizo atribuita al Andrea Palladio.

La palaco havis fasadon kun kvin eroj kaj du niveloj.

Fontoj redakti

  • Bruschi, A. (1989). “Edifici privati di Bramante a Roma”, Palladio II (4). 
  • Bruschi, A.. (1969) Bramante architetto.