Oberiberg

komunumo de Svislando
Oberiberg
Blazono de Oberiberg
Oberiberg en vintro
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
DistriktoŜvico
Koordinatoj 47° 2′ 23″ N 8° 46′ 56″ O / 47.03972 °N, 8.78222 °O / 47.03972; 8.78222 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 23″ N 8° 46′ 56″ O / 47.03972 °N, 8.78222 °O / 47.03972; 8.78222 (mapo)
Nombro de loĝantoj802
Areo32,9 km²
Alteco1130 m super marnivelo
Poŝtkodo8843
Komunumkodo1368
Mapo de Oberiberg
vdr

Pri la komunumo

redakti

Oberiberg estas komunumo en la distrikto Ŝvico en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 802 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

redakti

Oberiberg situas ĉe la pasejvojo tra Ibergeregg de Einsiedeln al Ŝvico. Sude de Oberiberg situas la montmasivo Hoch-Ybrig, kiu plej parte situas sur la komunuma teritorio kaj estas konata skiregiono. Al ĝi kondukas pluraj skiliftoj kaj aertelfero ek de Weglosen. La plej alta punkto de la komunumon estas en sudo la monto Drusberg kun alteco de 2282 m s.m.

Najbaraj komunumoj

redakti

La komunumo Oberiberg limas en nordo al Einsiedeln, en oriento al Unteriberg, en sudo al Muotathal, en sudokcidento al Illgau, en okcidento al Ŝvico, kaj en nordokcidento al Alpthal.

Trafiko

redakti

Tra Oberiberg pasas la kantona ĉefvojo 386, kiu kondukas de Einsiedeln tra la montpasejo Ibergeregg al Ŝvico. Sur tiu vojo cirkulas poŝtaŭtolinio, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

redakti

En la jaro 1350 unuan fojon menciiĝis Ibrig. La regiono en mezepoko estis alproprigita de Ŝvicanoj, tuŝante tiel la interezojn de la habsburga Monaĥejo Einsiedeln. Tiu konflikto kondukis en la jaro 1315 al la Batalo de Morgarten, post kies venko la ŝvicanoj povis certigi siajn interesojn en la regiono. La iama komunumo Iberg en la jaro 1884 post longaj kvereloj estis dividita en Oberiberg kaj Unteriberg. Ĝis la disiĝo Oberiberg estis la ĉefloko de la vilaĝo Iberg. Komence de la 20-a jarcento Oberiberg sin prezentis kiel kuracloko kun sankta fonto.[1]

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti