Nima Juŝiĝ

Nima Juŝiĝ (1897–1960) estis nuntempa persa poeto.

Nima Juŝiĝ
Persona informo
Naskiĝo12-an de novembro 1895 (1895-11-12)
en Yush
Morto4-an de januaro 1960 (1960-01-04) (64-jaraĝa)
en Shemiran
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perpneŭmonito vd
TomboImamzadeh Abdullah (Ray) vd
Lingvojpersamazandarana vd
ŜtatanecoKaĝara Persio • Dinastio Pahlavi vd
Subskribo Nima Juŝiĝ
Profesio
Okupopoeto • instruistoverkisto • literaturkritikisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Lia denaska nomo estis Áli Esfándiari. Li estis "la patro de la persa moderna poezio". Li sukcesis novigi la persan miljaran poezion forlasante la klasikan metrikon. Siatempe li faris veran literaturan revolucion. Post li, la moderna persa poezio nomiĝas ankaŭ Nima-poezio. Kvankam li tute ne forlasis ritmon, sed liaj posteuloj, surbaze de liaj instrukcioj, forlasis ajnajn lingvajn engaĝiĝojn. La plej fama poeto post Nima estas Ŝamlu kies poemstilo famiĝis je la nomo Blanka poemo.

Lia tombo en Juŝ, lia naskiĝvilaĝo norde de Irano, estas respektata.

Tekstoj redakti

Jen kelkaj poemoj de Nima (fragmente):

Likas lunlumo redakti

Likas lunlumo

Lumas lampiro

Kvankam je unu momento nenies okulo perdas la dormon, sed tamen

Pro zorgo pri ĉi longedormanto

Rompiĝas la dormo en miajn larmajn okulojn

La aŭroro kunzorgas kun mi

Kaj matenon postulas de mi

Ke mi informu ĉi dormantan popolon pri ĝia beata parolo

En mian koron tamen dorno

Pro ĉi vojaĝo rompiĝas...

Aj homoj redakti

Aj homoj kiuj surborde sidas gaje kaj ride

Homo en akvo dronas

Homo en akvo baraktas

En tiu ĉi maro akra malhela peza kiun vi konas

Se ebrias vi pro venko al malamik'

Tiam kiam vi vane pensas

Ke vi malpovulan manon prenis

Por aperigi vian plipovon

Tiam kiam vi streĉe ligas

Viajn talizonojn

Kiam mi diru plu?

Unu homo en akvo dronas, moŝtoj!

Aj homoj kiuj surborde piknikas!

Kun pano sur tablo, kun vesto sur korpo

Homo en akvo vin vokas!

Kortuŝas min redakti

Kortuŝas min profunde tiu ĉi

Gastejo gastmortiga kies tagoj estas mornaj

Kiu bataligas nekonatojn

Dormantojn

Brutalojn

Nekonsciulojn...

Mi krias redakti

Mi krias

Mia vizaĝo estas sombra

Mia kajako eksidis teren

Mia celo de l' paroloj klaras al vi

Unu mano ne havas sonon

Mia mano petas vian helpon

Mia krio, ĉu silenta en gorĝe

Ĉu laŭta

Por via kaj mia liberiĝo

Mi krias

Mi krias...

Dolĉas vivo redakti

Vivo estas ege pimpa, dolĉa

Feliĉege, vivi libere

Sen timo deziri, paroli pri l' deziroj sentime, esti ĝoja…