Nikolao la 1-a (papo)

papo de la katolika eklezio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nikolao la 1-a

Nikolao la 1-a (naskiĝis en 820 en Romo; mortis tie la 13-an de novembro 867) estis la 105-a papo ekde la 21-a de aprilo 858 ĝis sia morto.

Sankta
Nikolao la 1-a
Persona informo
Naskiĝo30-an de novembro 819 (0819-11-30)
en Romo
Morto13-an de novembro 867 (0867-11-13) (47-jaraĝa)
en Romo
TomboBaziliko de Sankta Petro en Romo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiokatolika eklezio vd
Lingvojlatina vd
LoĝlokoRomo vd
ŜtatanecoPapa Ŝtato Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupokatolika sacerdoto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enRomoPapa Ŝtato vd
Sanktulo
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Nikolao proponis, ke la kristana bapto okazu nur "en la nomo de Jesuo Kristo", ne de la Sankta Triunuo. Tiu propono malsukcesis kaj nun estas konsiderata kiel herezo.

Ankaŭ kontraŭ aliaj episkopoj Nikolao decide asertis la papan potencon. Ĉefepiskopon Johanon de Ravenna li ekskomunikis, kiam tiu rifuzis pravigi sin pro perfortaĵoj kaj mon-eltordo al pastroj kaj sub-episkopoj. Nikolao mem iris al Ravenna por ordigi la aferon; Johano deve submetiĝis al li.

Kiam en 860 la franka reĝo Lotaro la 2-a deziris (pro politikaj kialoj; li deziris agnoskigi sian eksteredzecan filon) eksedziĝi kaj preni alian edzinon, Nikolao rifuzis sian permeson kaj ekskomunikis du episkopojn (de Kolonjo kaj Treviro), kiuj estis konsentintaj la eksedziĝon. Ankaŭ Johanon de Ravenna, kiu alianciĝis kun la du episkopoj, li denove ekskomunikis kaj devigis al submetiĝo.

Dum la oficado de Nikolao la rilatoj inter la roma kaj la bizanca (ortodoksa) eklezioj plu malboniĝis. Kiam la bizanca eklezio eksigis patriarkon Ignacon kaj anstataŭigis lin per la ne-kleriko Fotio, Nikolao ekskomunikis tiun ĉi. Fotio siavice dum sinodo en septembro 867 deklaris Nikolaon eksigita, sed tiu decido ne havis efikon, ĉar Nikolao mortis kelkajn semajnojn poste.

Antaŭe:papoPoste:
Benedikto la 3-a858–867Adriano la 2-a