Nefertito estis edzino de herezula faraono Amenofiso 4-a/ Aĥenatono. Ŝia nomo signifas "La belulino venis".

Nefertito
Persona informo
Naskiĝo
en Tebo
Morto
en Amarna
Religioreligio de antikva Egiptio vd
ŜtatanecoAntikva Egiptio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
DinastioDekoka egipta dinastio vd
PatroAy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojMutnedjmet (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oAĥnaton Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojNeferneferuaten Tasherit (en) Traduki, Meritaten (en) Traduki, Meketaten (en) Traduki, Setepenre (en) Traduki, Neferneferure (en) Traduki, Ankhesenamun (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okuporeĝino Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enAntikva Egiptio vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Busto de reĝino Nefertito

Leteroj trovitaj en Amarna-o montras, ke intertraktadoj disvolviĝis cele al geedziĝo de Amenofiso la 3-a kaj mitana princino. Sed Amenofiso mortis antaŭ ties elfiniĝo; Tial historiistoj opinias, ke ŝi estis fakte Nefertito, kaj edziniĝis kun la filo Amenofiso 4-a. Cetere ŝia genta aspekto kaj ŝia aparta kufaĵo estas el Azio.

Ŝi partoprenis en la religiaj streboj kaj reformoj de Amenofiso 4-a/ Aĥenatono, kaj post kiam li devis submetiĝi al la venkinta rezisto de la pastrularo Amon-a de Tebo , ŝi male restis fidela al la Aton-a fido. En la Amarno-aj muraj pentraĵoj ŝi estas konstante pentrita kun la faraono, sed tio kompreniĝas pro la emo naturema kaj familiema de tiu artostilo. Pli rimarkinda , la arĥeologiistoj en Aton-templo en Karnako trovis la Kartuŝon sianoman 564 fojojn, kaj tiu de la faraono Aĥenatono nur 320 fojojn, ŝajnas ke ŝi rolis grave en la Aton-a religia-politika "revolucio".

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Wera Blanke: La belulino venis – 100 jarojn Nefertito en Berlino. Okaze de ekspozicio pri Nefertito, historia rakonto pri la vivo de la gravuloj de ties epoko, nome Nefertito mem, sed ankaŭ Tutanĥatono, poste nomita Tutanĥamono, Eĥnatono kaj Horemhebo, inter aliaj. Beletra Almanako (nº 18), oktobro 2013, paĝoj 46-53.