Nederlands Verbond van Vakverenigingen

Iama nederlanda socialdemokrata sindikato

La Nederlands Verbond van Vakverenigingen (NVV), esperante Nederlanda Sindikata Ligo[1], Nederlanda Ligo de Metiorganizoj[2] aŭ pli laŭvorte Nederlanda Ligo de Fak-Asocioj, estis nederlanda sindikata federacio, kiu fondiĝis la 30-an de julio 1905, komencis sian laboron je la 1-a de januaro 1906, kunlaboradis kun la Nederlands Katholiek Vakverbond ekde 1975 kaj fandiĝis kun ĝi al la Federatie Nederlandse Vakbeweging (FNV) en 1981.

Nederlands Verbond van Vakverenigingen
laborista sindikato Redakti la valoron en Wikidata
Komenco1906 vd
Fino1976 vd
PosteFederatie Nederlandse Vakbeweging vd
Lando(j)Nederlando vd
vdr
Nederlanda Ligo de Fak-Asocioj
Nederlands Verbond van Vakverenigingen
Lando Nederlando
TipoSindikataro
CeloLaborprotekto
FondintoHenri Polak
Fondiĝo30-a de julio 1905
FondiĝlokoAmsterdamo
Malfondiĝoparte 1975, tute 1981
Fandiĝo kunNederlands Katholiek Vakverbond
Fandiĝo enFederatie Nederlandse Vakbeweging
PrezidantoHenri Polak 1906-1909, Jan Oudegeest 1909-1918, Roelof Stenhuis 1918-1928, Evert Kupers 1928-1940, Henk Woudenberg 1940-1942, Evert Kupers 1945-1949, Henk Oosterhuis 1949-1956, Kees van Wingerden 1956-1959, Derk Roemers 1959-1965, André Kloos 1965-1971, Harry ter Heide 1971-1972, Wim Kok 1972-1976.
SidejoAmsterdamo
GazetoDe Vakbeweging
Junulara organizaĵoJonge Strijd (esperante Juna Batalo)
vdr

Historio

redakti

NVV estis unu de la du plej gravaj organizaĵoj de la socialdemokrata movado en Nederlando; la Socialdemokrata Laborista Partio (SDAP) estis la alia. NVV estis la ekonomia batalorganizaĵo, SDAP estis la politika batalorganizaĵo.

Dum la dua mondmilito NVV estis perforte transprenata al la nazia registaro.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Vrees, G. (1937-01-25). “Ĉe la Lab. Esperanto-Asocioj el Nederlando”, Sennacieca Revuo (eo), p. 21. 
  2. H. W. Alings (1929-07-01). “La laborista junularmovado en Nederlando”, La Socialisto (eo) 4 (7), p. 60–61. 

Eksteraj ligiloj

redakti