Nándor Koch

KOCH Nándor (pr. koĥ na:ndor) estis hungara geografo, geologo naskita en Koloĵvaro la 7-an de julio 1885 kaj mortinta en Budapeŝto la 27-an de aprilo 1961. Li estis filo de geologo Antal Koch (1843-1927).

Nándor Koch
Persona informo
Naskiĝo7-an de julio 1885 (1885-07-07)
en Kluĵo
Morto27-an de aprilo 1961 (1961-04-27) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
PatroAntal Koch Redakti la valoron en Wikidata
ParencojSándor Koch (kuzo aŭ kuzino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupofutbalisto
geografo
ĵurnalisto
geologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio redakti

Nándor Koch diplomitiĝis en la Universitato de Budapeŝto en 1908 pri biologio-kemio, doktoriĝis en 1909. En 1909-10 li estis asistanto de la katedro pri mineralogio-geologio de la teknikuniversitato József de Budapeŝto. Inter 1910-1929 li estis gimnazia instruisto, inter 1929-35 mezlerneja instruisto de la Porinstruista Instituto. Lia ĉefesplorkampoj estis: monteto Kálvária de Tata, geologio de la montaro Gerecse, geologio de departemento Krassó-Szörény kaj de Budapeŝto. Inter 1924-1934 li estis helpredaktoro de gazeto Sporthírlap, dum jaroj 1930-38 redaktoro de la revuo A Tenger. Li verkis plurajn lernolibrojn.

Inter 1903-1907 li ankaŭ futbalis en Budapeŝto, eĉ li estis dufoje membro de la nacia teamo.

Fonto redakti