Monumento al Eta Insurekciano en Varsovio
Monumento al Eta Insurekciano en Varsovio — la monumento ĉe la strato Podwale apud Defendaj Muregoj de la Malnova Urbo. Ĝi memorigas plej junajn partoprenantojn de la Ribelo de Varsovio en 1944. Projektita de Jerzy Jarnuszkiewicz en 1946, ankoraŭ dum studoj de la aŭtoro. Dum multaj jaroj estis konata ĉefe laŭ pluraj miniaturaj kopioj, rememorantaj en multaj familioj pri la tagoj de la insurekcio. Ordonpovoj permesis realigi la monumenton nur en la 80-aj jaroj.
Monumento al Eta Insurekciano en Varsovio | ||
---|---|---|
statuo [+] | ||
Koordinatoj | 52° 14′ 59″ N, 21° 0′ 34″ O (mapo)52.24972222222221.009444444444Koordinatoj: 52° 14′ 59″ N, 21° 0′ 34″ O (mapo) | |
Materialo | bronzo [+] | |
Estiĝo | 1946 | |
Monumento al Eta Insurekciano en Varsovio | ||
Vikimedia Komunejo: Little Insurgent Monument in Warsaw [+] | ||
Malkovro de la monumento okazis la 1-an de oktobro 1983. Laŭ la monumento oni faris skulptaĵon Dzieci Czerwca 1956 (Infanoj de junio 56), lokigitan en Poznań ĉe la strato Młyńska.
Kopio de la monumento troviĝas en Ĉambro de Eta Insurekciano en la Muzeo de la Varsovia Ribelo.
Vidu ankaŭ redakti
Bibliografio redakti
- Wiesław Głębocki, Warszawskie pomniki (Varsoviaj monumentoj), Wydawnictwo PTTK „Kraj”, Varsovio, p. 104–106, ISBN 83-7005-211-8
- Irena Grzesiuk-Olszewska, Warszawska rzeźba pomnikowa (Varsovia monumenta skulptarto), Wydawnictwo Neriton, Varsovio, 2003, p. 152–153, ISBN 83-88973-59-2
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojCarles Puigdemont i CasamajóSe Acabó La FiestaLaure Patas d’IlliersEsperantoDua MondmilitoVikipedio:DiskutejoNaverMilena VelbaFungojGolfo (sporto)Reĝlando KastilioVikipedio:MalgarantioKategorio:Etnoj en BulgarioUzanto:DominikVikipedio:KontaktojHelpo:EnhavoĜermolisto de hispanaj esperantistojPortalo:KomunumoĜermolisto de germanaj esperantistojHigh School MusicalVikipedio:AktualaĵojAfrika LeviĝoVikipedioPetr SepéšiSeksumadoInternal Security DepartmentLa Eta PrincoSerĉilo-optimumigoUsonoBozcaadaArno HolzO evangelho segundo Jesus CristoSerĉilo GoogleVikipedio:Bonvenon al VikipedioChatGPTHelpo:Variabloj