Metionino

kemia kombinaĵo
Metionino
Plata kemia strukturo de la
Metionino
Tridimensia kemia strukturo de la
Metionino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Acimetino
Kemia formulo
C5H11NO2S
CAS-numero-kodo59-51-8
ChemSpider kodo853
PubChem-kodo6137
Merck Index15,6047
Fizikaj proprecoj
Aspektoblanka kristala pulvoro
Molmaso149.208 g·mol−1
Denseco1.340g cm−3
Fandpunkto281  °C
Acideco (pKa)9.21[1]
SolveblecoAkvo:48 g/L
Mortiga dozo (LD50)36000 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
RiskojR33
SekurecoS24 S25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco08 – Risko al sano
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH302, H315, H319, H335, H341[2]
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP201, P202, P261, P264, P270, P271, P280, P281, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P308+313, P312, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25  °C kaj 100 kPa)

La aminoacido metionino (simbolo MetM) aperas en du spegulizomera (ĥiraleco) formo. La L-metionino estas esenca por la homo, proteinogena aminoacido, kiu nomiĝas ankaŭ post IUPAC kiel Alfa-Amino-Gama-metiltiobuteracido. Entute ekzistas nur du aminoacidoj (ambaŭ hidrofoboj), kiuj ligas sulfuron (metionino kaj cisteino). Ĉe metionino, la sulfuro estas ligita tra Tioetera ligo kaj pro tio ĝi estas malpli reakciema.

La kemia formulo estas C5H11NO2S.CH3-S-CH2-CH2-CH-NH2-COOH

La homa taga bezono estas ĉ. 1-2 gramoj.

Metionino estas grava kiel metilgrupo-donanto ( CH3) por la biosintezo de ĥolino, kreatino, adrenalino, karnitino, nukleaj acidoj kaj histidino, taŭrino.

La materialŝanĝe aktiva formo de metionino estas S-adenozila metionino (SAM), kiu troveblas fakte en ĉiu korpa histo kaj likvaĵoj.

Metionino estas sulfurentena.

Troviĝejoj redakti

Metionino troviĝas n multaj manĝaĵoj. Oni trovas tion antaŭ ĉio en fiŝoj (salmo,garnelo), karno kaj legomo (brokolo, verda pizo, brusela brasiko, spinaco), ovo, plengrajna pano kaj rizo.

Sintezo redakti

Metionino estas sintezita el cisteino kaj homoserino. la industria sintezo okazas el petrokemiaj materialoj kiel propeno, sulfuro, metano kaj amoniako. laŭ la kutima procedo, oni produktas la interproduktojn HCN (blua acido), akroleino kaj metilmerkaptano, kies iompostioma kunligo donas aminoacidon.

Malkonstruo redakti

La - por proteina sintezo – ne necesa metionino estas malkombinita per cistationin-sintetazo al cisteino. La malaktiveco de tiu enzimo kaŭzas homocistinemion, urinadon de homocistino kaj same remetiligon de homocisteino al metionino.

Medicina apliko redakti

Oni uzas metioninon ĉe infekto de la urinaj vojoj por eviti denovan infektadon. La akcepto de metionino igas la pH-valoron de urino acida, kio malebligas la setliĝon de la bakterioj kaj same la estiĝon de la fosfataj ŝtonoj en la renoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti