Menno Simons

Menono Simonido (la literumo ne estis fiksita kaj oni trovas tre diversajn formojn; "Sim(m)ons(z(oon))" ne estas familia nomo, sed nur la antaŭnomo de lia patro) (1496 - 1561) estis anabaptisma komunumestro el Frislando (nun en norda Nederlando kaj nordokcidenta Germanio). Li ordiniĝis kiel romkatolika sacerdoto kaj servis pastre en la gepatra vilaĝo, sed ĉ. 1530 li komencis dubi pri diversaj katolikaj doktrinoj, kaj serĉante la veron en la Biblio li konvinkiĝis, ke pri diversaj aferoj la Roma Eklezio malpravas. Li aliĝis al la anabaptismo, kies anoj jam atingis Nederlandon el Svisio, kaj baldaŭ li fariĝis konata gvidanto en tiu sekto — tiom, ke ĝis hodiaŭ la ĉefa anabaptisma konfesio nomas sin, kaj estas nomata, "Menonanoj".

Menno Simons
Persona informo
Naskiĝo1496
en Witmarsum
Morto31-an de januaro 1561 (1561-01-31)
en Bad Oldesloe
TomboBad Oldesloe
Lingvojnederlandagermana
ŜtatanecoDek sep Provincoj
Okupo
Okupoteologo • pastro
vdr

Eksteraj ligiloj redakti