Mainpuri, hindie हाथरस estas urbego en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Mainpuri
urbo
Administrado
Poŝtkodo205001
Demografio
Geografio
Geografia situo27° 14′ N, 79° 1′ O (mapo)27.2379.02 [+]
Alto153 m [+]
Areo7 km² ( 700 ha) [+]
HorzonoUTC+05:30 [+]
Mainpuri (Utar-Pradeŝo)
Mainpuri (Utar-Pradeŝo)
DEC
Situo de Mainpuri
Mainpuri (Barato)
Mainpuri (Barato)
DEC
Situo de Mainpuri

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mainpuri [+]
vdr

Demografio

redakti

En 2011 loĝantoj de Mainpuri havis 133 078 kun legopovo 85%, kiu estas pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio

redakti

Mainpuri situas sur ebenaĵo sur averaĝa alteco de 153 m. super la marnivelo. Ŝikohabad troviĝas 46, Etavah 48, Etah 55, Faruĥabad 56, Bhind 75, Kasganĝ 76, Badajun 90, Agra 99, Hathras 102, Hardoj 112, Kanpur 146, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 194, tutlanda ĉefurbo Delhio 238, Kolkata 1074, Mumbajo 1115 kilometrojn (aere) [1].

Historio

redakti

Historio de Mainpuri devenas de la prahistoriaj tempoj. Pluraj dinastioj regis tie, ekzemple dinastio el Kanaŭĝ, la mogoloj. La urbo apartenis al la Maratha Imperio en la 18-a jarcento, inter 1801-1947 la britoj regis ĉi tie.

Ekonomio

redakti

Mainpuri estas plejparte agrikultura, ĉar la grundo estas tre fekunda. La kamparanoj rikoltas po tri tri jare. La industrio konsistas el produktado de agrikulturaj ekipaĵoj, lampoj, vitroj, lignaj skulptaĵoj, prilaboradoj de tabakoj, kotonoj, arakidoj.

Religioj

redakti

En Mainpuri la plej ofta religio estas la hinduismo (88%) kaj islamo (10%), iomete ĝajnismo malpli, ol 1%.

Lingvoj

redakti

La oficiala lingvo estas la hindia, sed estas uzataj ankaŭ en:Kannauji language kaj en:Braj Bhasha.

En Mainpuri la plej altnivela instruado okazas en altlernejoj.

Trafiko

redakti

Stacidomo de Mainpuri havas rektajn fervojajn kontaktojn kun Faruĥabad, Ŝikohabad kaj Etavah. 4 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego. La plej proksima civila flughaveno estas ĉe Agra.

Klimato

redakti

En Mainpuri la temperaturo averaĝe varias inter 18-32 °C. Jare pluvas po 769 mm averaĝe, pli ofte pluvas pro la musono inter junio-septembro.

Vidindaĵoj

redakti
  • pluraj preĝejoj, plej ofte hinduaj temploj
  • restaŭrita fortikaĵo, tamen ne vizitebla pro privata proprieto

Fontoj

redakti
  • WikiTrans