Louis Malle

franca kin-reĝisoro, scenaristo, kaj produktoro


Louis Marie MALLE (franclingva prononco: [lwi mal]; 30a de Oktobro 1932 – 23a de Novembro 1995) estis franca kin-reĝisoro, scenaristo, kaj produktoro kiu laboris kaj en franca kino kaj en Holivudo. Konsiderita "eklektika" kaj "malfacile klasigebla", Malle faris dokumentajn filmojn, amaferajn, historiajn dramojn, kaj trilerojn. Li ofte traktis provokajn aŭ polemikigajn temojn.[1]

Louis Malle
Persona informo
Naskiĝo30-an de oktobro 1932 (1932-10-30)
en Thumeries
Morto23-an de novembro 1995 (1995-11-23) (63-jaraĝa)
en Beverly Hills
MortokialoLimfomo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojfranca
ŜtatanecoFrancio Redakti la valoron en Wikidata
Alma materInstitut des hautes études cinématographiques (en) Traduki
Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)oCandice Bergen (en) Traduki (1980–1995)
Anne-Marie Deschodt (en) Traduki (1965–1967) Redakti la valoron en Wikidata
ParencojXavier Malle (en) Traduki (nevo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okuposcenaristo
ĉefkameraisto
aktoro
reĝisoro
kameraisto
filmproduktoro
filmreĝisoro
produktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Plej famaj verkoj de Malle estas krimtrilero Ascenseur pour l'échafaud (1958), amafera dramo Les amants (1958), la dramo pri la Dua Mondmilito Lacombe Lucien (1974), la historia dramo Pretty Baby (1978), la amafera krimfilmo Atlantic City (1980), la dram-komedia My Dinner with Andre (1981), kaj la membiografia Au revoir les enfants (1987). Li ankaŭ kunreĝisoris la ikonan subakvan dokumentan filmon Le Monde du silence kun Jacques Cousteau, kiu ricevis en 1956 la Palme d'Or kaj en 1957 la Oskar-premion al la Plej Bona Dokumenta Filmon.

Malle estas unu ek nur kvar reĝisoroj kiuj riecvis la Oran Leonon dufoje. Aliaj premioj estis tri César, du BAFTA, kaj tri Oskar-nomumoj. Li iĝis ano de la Brita Akademio BAFTA en 1991.[2]

Filmaro

redakti

Unua franca periodo

redakti
  • 1953: Crazeologie (mallonga filmo)
  • 1955: La Fontaine de Vaucluse (mallonga filmo)
  • 1955: Station 307 (mallonga filmo)
  • 1955: Le Monde du silence (dokumenta filmo) kunreĝisorita kun Jacques-Yves Cousteau, Ora Palmo en Festivalo de Cannes
  • 1958: Ascenseur pour l'échafaud
  • 1958: Les Amants
  • 1960: Zazie dans le métro (adapto de libro Zazie dans le métro (1959) de Raymond Queneau)
  • 1962: Vie privée
  • 1962: Vive le Tour ! (mallonga dokumenta filmo) kunreĝisorita kun Jacques Ertaud
  • 1963: Le Feu follet
  • 1964: Bons baisers de Bangkok (mallonga dokumenta filmo)
  • 1965: Viva Maria !
  • 1967: Le Voleur
  • 1968: Histoires extraordinaires - parto William Wilson (mezlonga filmo)
  • 1969: Calcutta (dokumenta filmo)
  • 1969: L'Inde fantôme (dokumenta televida serio)
  • 1971: Le Souffle au cœur
  • 1973: Humain, trop humain (dokumenta filmo)
  • 1974: Place de la République (dokumenta filmo)
  • 1974: Lacombe Lucien
  • 1975: Black Moon
  • 1976: Close Up (mallonga dokumenta filmo)
  • 1977: Dominique Sanda ou Le rêve éveillé (mallonga dokumenta filmo)

Usona periodo

redakti
  • 1978: La Petite (Pretty Baby)
  • 1980: Atlantic City
  • 1981: My Dinner with Andre
  • 1983: Crackers
  • 1985: Alamo Bay
  • 1985: God's Country (dokumenta filmo)
  • 1986: À la poursuite du bonheur (And the Pursuit of Happiness) (dokumenta filmo)

Dua franca periodo

redakti

Referencoj

redakti
  1. "Where to begin with Louis Malle". BFI. Alirita en 2021-11-04.
  2. "1991 Film Fellowship | BAFTA Awards". awards.bafta.org. Alirita en 2021-11-04.

Eksteraj ligiloj

redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Louis Malle en la angla Vikipedio.