Leŭkemiosangokancero estas multiĝo de la leŭkocitoj en la sango. Ĝin povas kaŭzi nuklea radiado, genetika heredaĵo.

La leŭkemion karakterizas anemio, febro, sangumoj kaj pligrandiĝo de la limfonodoj.

Ĉe infanoj plej ofte aperas la akuta limfoĉela leŭkemio, kiu estas kuracebla plejparte per medikamentoj.

La akuta mjeloida aŭ granulocita leŭkemio estas pli ofta ĉe plenkreskuloj. La medikamenta kuracado kaŭzas nur provizoran pliboniĝon.

La kronika mjeloida aŭ granulocita leŭkemio plej oftas ĉe plenkreskuloj en aĝo de 40-aj jaroj. Ĝi povas estis longtempe sensimptoma, sed poste aperas korpopeza perdo, korpovarmiĝo, malforteco kaj aliaj simptomoj. Tiukaze oni uzas kemoterapion, kiu nur parte efikas.

La kronika limfoida leŭkemio aperas ĉefe ĉe olduloj kaj restas sensimptoma dum monatoj. La malsanulo estas ektraktita plej ofte malfrue, post apero de la anemio. Ĝi estas malpli morta ol la kronika mjeloida aŭ granulocita leŭkemio, sed antaŭhelpas aliajn malsanojn.

Oni uzas jam ekde 30 jaroj la praĉelojn de la osta medolo por kuraci leŭkemion kaj anstataŭigi limfomojn.