Lahnstein

komunumo en Rejnlando-Palatinato, Germanio

Lahnstein estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Lahn de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 18 433 loĝantojn.

Lahnstein
Blazono
Lahnstein (Germanio)
Lahnstein (Germanio)
DEC

Map

Flago
large district town • urba komunumo de Germanio • kuracloko
Administrado
Federacia landoRejnlando-Palatinato
DistriktoDistrikto Rhein-Lahn
UrborajtojUrbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo02621
Poŝtkodo56112
Malnova poŝtkodo de antaŭ 19935420
Aŭtomobila kodoEMS
Oficiala Municipokodo07141075
LOCODELAH
Subdivido3 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
KomunumestroPeter Labonte
Titolo de komunumestroOberbürgermeister
Partio de komunumestroCDU
Adreso de la administrejoKirchstr. 1
Demografio
Loĝantaro18433 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo50° 18′ N, 7° 36′ O (mapo)50.3011111111117.6055555555556Koordinatoj: 50° 18′ N, 7° 36′ O (mapo)
Alto super la marnivelo61 - 365 m
Areo36,85 km²
Oficiala retejohttp://www.lahnstein.de
vdr
el birda perspektivo

La burgo Lahneck estas spronburgo el la 13-a jarcento sur akra 164m alta roksprono je la maldekstra flanko de la rivero Lahn. Ĝi staras en la urboparto Oberlahnstein de la urbo Lahnstein apud la enfluejo de la Lahn en la Rejnon. Je la alia riverflanko de la Rejno estas la kastelo Stolzenfels. La horizontala projekciado montras simetrion en formo de longeca rektangulo, kiu estas tipa por la malfruaj burgoj en la tempo de la ŝtaŭfoj.

La kastelo Martinsburg, mallonge ankaŭ Martinsburg, estas kastelo en Lahnstein. Ĝi estis konstruita en 1298 kiel doganburgo de la ĉefepiskopoj de Majenco. Origine ĝi havis la nomon burgo Lahnstein. La Mayenca ĉefepiskopo konstruigis krom la urbomuron ankaŭ la burgon samtempe. Ĝi estas unu el la malmultaj detruitaj burgoj de la meza rejnvalo. La burgo estas en privata posedo kaj gastigas loĝejojn, oficejojn, muzeon pri karnavalo kaj monpregadejon.

Rilatoj al Esperanto redakti

En la dua duono de la 20-a jarcento en la urbo estis la sidejo de esperantista internacia iniciato pri karitata helpo al lepruloj. Nun, aktiva esperantisto en la urbo estas interalie d-ro Matthias Hecking, almenaŭ inter la jaroj 2013 kaj 2017 unu el tri estraranoj de la Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo.

aspekto de la burgo de Lahnstein
burgo Lahneck
Lahneck, interna korto
burgfrido de la interna korto
Burg Lahneck ĉ. 1900
ruino de la burgo Lahneck, ŝtalgravuraĵo laŭ William Tombleson, 1840
Lahnstein kun burgo Lahneck kaj burgo Stolzenfels, gravuraĵo de M. Merian, 1655
Burg Lahneck, kavalira salono, ĉe la muro vera murtapiŝo el la Manufakturo Gobelin