La Spezia

komunumo de Italio

La Spezia (itale La Spezia [laspecja], Spèza en dialekto) estas komunumo de Italio kun ĉirkaŭ 95000 loĝantoj (136000 inkluzivante la ĉirkaŭaĵojn), ĉefurbo de la samnoma provinco en Ligurio. Ĝi estas la dua urbo laŭ loĝantaro de la regiono, post la regiona ĉefurbo Ĝenovo.

La Spezia
La Spezia
komunumo de Italio
Ŝtato Italio
Regiono Ligurio (2005)
ProvincoSP La Spezia (2005)
Geografia situo44° 6′ N, 9° 49′ O (mapo)44.19.8166666666667Koordinatoj: 44° 6′ N, 9° 49′ O (mapo)
Alto super marnivelo3 m
Areo51,74 km²
Loĝantaro92 119 (2023)
Loĝdenso1793 loĝantoj/km²
SubdividaĵojBiassa, Cadimare, Campiglia, Carozzo, Costa di Murlo, La Foce, Marola, Montale di Marola, Muggiano, Pitelli, Ruffino, San Venerio, Sarbia, Strà, Valdurasca
Najbaraj komunumojArcola, Follo, Lerici, Portovenere, Riccò del Golfo di Spezia, Riomaggiore, Sarzana, Vezzano Ligure (2005)
PatronoSankta Jozefo (San Giuseppe)
Festa tago19-a de marto (2005)
Nomo de loĝantojspezzini
Poŝtkodo19121–19126
Imposta kodoE463
Kodo laŭ ISTAT011015
Telefona prefikso0187
Retpaĝohttp://www.comune.sp.it
Loko en mapo
vdr

Geografio redakti

La urbo troviĝas en la orienta ekstremo de la regiono Ligurio, je malmultaj kilometroj de la limo kun Toskanio, en la centro de profunda golfo kun la sama nomo. La golfo, ankaŭ konata kiel "Golfo de la Poetoj", estas ĉirkaŭata de montĉeno, la pinto pli alta estas monto Verrugoli, 749 m s.m.n.

La Specjo vidita el satelito

Historio redakti

Antikve loĝis apud la nuntempa urbo la popolo de la Liguroj, kiuj falis sub la regadon de la Romianoj ĉirkaŭ en 200 a.K.. La Romianoj fondis kolonion nomatan portus Lunae ĉirkaŭ 30 km sudokcidente; ĝi estis grava urbeto (baldaŭ kun la nova nomo de Luni) ĝis la 9-a jarcento; la lastaj loĝantoj foriris en 1058.

Ĉirkaŭ samtempe kun la fino de Luni naskiĝis La Specjo, kies unua mencio aperis en 1256 (aŭ eble en 1071). Ĝi apartenis ĉiam al la Respubliko de Ĝenovo, kaj, post la falo de tiu Respubliko, spertis la samajn okazaĵojn kiel Ĝenovo sub Napoleono, la Regno de Sardio kaj fine la unuigita Italio ekde 1861.

Dum la Dua mondmilito la urba haveno akceptadis germanajn submarŝipojn, kio estas montrata en la germana filmo "Submarŝipo" (Das Boot)[1].

Sporto redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti